Aŭtonomaj Regionoj de Ekvadoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Regionoj de Ekvadoro

En Ekvadoro post la proklamo de la konstitucio de 2008 oni kreis novan teritorian unuon nome regionoj.

Ekvadoro estas dividita en 7 Aŭtonomaj Regionoj, 2 Aŭtonomaj Metropolaj Distriktoj kaj unu Speciala Reĝimo (Galapagoj). Oni konsideras regiono la union de 2 provincoj. Ĉiu havas Regionan Guberniestron kaj Regionan Konsilantaron (elektitaj per popola voĉdonado) formita de ĉiuj urbestroj de la provinco; tiuj estas la ekzekutaj kaj leĝofaraj aŭtoritatoj de la provinco.

Oni organizis sistemon por adaptiĝi al la nova sistemo. Nome la Prezidanto de la Respubliko, Rafael Correa, pere de la Nacia Sekretariaro por Planado kaj Disvolviĝo (SENPLADES) kreis la "Zonas de Planificación" (planzonoj) por ekigi la transiron al la sistemo de Regionoj kaj Aŭtonomaj Distriktoj. La planzonoj havas la modelon de la estontaj regionoj.

Dekomence la regionoj/planzonoj estas la jenaj:

1
Norda Regiono
2
Regiono Norda Centro
3
Centra Regiono
4
Pacifika Regiono
5
Marborda Regiono
6
Regiono Suda Centro
7
Suda Regiono
Carchi Napo Chimborazo Manabí Bolivaro Azuay El Oro
Esmeraldas Piĉinĉa Cotopaxi Santo Domingo de los Tsáchilas Guayas Cañar Loja
Imbabura Orellana Pastaza Los Ríos Morona Santiago Zamora Ĉinĉipe
Sucumbíos Tungurahua Santa Elena


Además:


8: Distrikto Metropolita Gvajakilo: Gvajakilo, Durán, Samborondono
9: Distrikto Metropolita Kito: Kito (jam kunformita)
10: Speciala Reĝimo de Galapagoj

Teritoria Organizado de Ekvadoro[redakti | redakti fonton]

Teritoria Organizado de Ekvadoro
Regionoj-Distriktoj Metropolitaj | Provincoj | Kantonoj | Paroĥejoj