Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj
jura koncepto • ekskluziva rajto vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo hanken
Partoprenanta translation rights • reproduction right • broadcasting rights • adaptation right • publication right vd
vdr

Aŭtorrajto (simbole iam esprimita kiel »©«) estas aro de rajtoj, garantiitaj de ŝtataj leĝaroj por subteni kreadon de aŭtoraj verkoj, kiujn akiras la aŭtoro de la verko. En Esperanto estas ofte tiusence uzata ankaŭ la laŭlitera elangligo kopirajto el la vorto copyright; iuj malaprobas tiun uzon pro tio, ke oni ne povas kompreni, ĉu temas pri «kopi·rajt·o» (ĉu rajto kopii, aŭ rajto fari ion kun kopioj?) aŭ «kopirajt·o», aparta radiko kun la plena senco de la Angla «copyright», tial preferas la pli vastan terminon aŭtorrajto, adekvatan al koncerna vorto en multaj aliaj lingvoj. Uzo de similaj terminoj en aliaj lingvoj estas diversa laŭ la landoj, kaj tiaj aŭ similaj rajtoj povas aparteni ne nur al aŭtoroj, sed ankaŭ al ties dungintoj, dirigentoj, registrintoj, elsendintoj ktp. Rick Falkvinge insistas, ke en la angla oni nomu ĝin «copyright monopoly» — «kopirajta monopolo».[1]

Al la aŭtororajto kaj parencaj rajtoj apartenas ekzemple la rajtoj kopii, distribui kaj transsendi verkon (inkluzive elsendon), rajtoj komerci kun ĝi aŭ krei ties devenaĵojn, rajto juĝprocesi por eldevigi la ĉi-antaŭe menciitajn rajtojn kaj rajto transdoni la ĉi-antaŭajn rajtojn al aliuloj. La aŭtororajtoj ne aplikeblas por faktoj aŭ ideoj, sed por iliaj originalaj esprimoj.

La Monda Organizaĵo pri Intelekta Propraĵo en 1996 adoptis internacian traktaton pri aŭtororajtaj temoj.

Jura specialaĵo de Brazilo koncernas mediumojn, kiuj verkas laŭ diktado de la spirito de mortinto; ne ili havas la aŭtororajton pri la verko, sed la heredantoj de la mortinto.

Protektodaŭroj[redakti | redakti fonton]

Mapo pri «ordinaraj» protektodaŭroj laŭ landoj

La juro pri aŭtororajto varias inter la ŝtatoj, sed ekzistas internacia juro pri ili surbaze de la Konvencio de Berno, kiu interalie difinas, ke normale la aŭtororajto finiĝas 50 ĝis 70 jarojn post la morto de la aŭtoro (ne post la verkado). Antaŭ tiu tempo ne necesas, ke la aŭtoro aŭ liaj heredantoj faru ion por konservi la rajton (male al patentomarko). Aliflanke tiu periodo normale ne estas plilongigebla laŭ peto de la rajtoposedanto.

Plidaŭrigo de kopirajtmonopoloj en Usono (se supozi, ke aŭtoroj verkas antaŭ sia 35-jaraĝo, kaj vivas po 70 jaroj)

Komence estis tiaj daŭroj kiel 28 jaroj, sed poste ili estis multe plilongigataj. Oni pravigas tion per plilongiĝanta vivdaŭro, per komparo kun heredo de fizikaj objektoj, kaj per pli longaj daŭroj en aliaj landoj.

Oni ofte rimarkigas, ke, dum en la komenco daŭro de kopirajta monopolo estis elektata kompromise por ebligi ne nur profiton aŭ rekompencon por la aŭtoro, sed ankaŭ (aŭ antaŭ ĉio) aliron al la verko por ceteraj personoj, iom post iom oni preskaŭ ĉesis konsideri ĉe leĝoŝanĝado interesojn de ĉiuj krom aŭtoroj (kaj/aŭ ties idoj) kaj eldonistoj, ĉiam plilongigante kaj plifortigante la kopirajtmonopolo­protektadon.[2] Ankaŭ verkoj de jam longe malvivaj aŭtoroj, fariĝintaj publika havaĵo, estas retirataj sub kopirajtan monopolon.[3][4][5]

Kun longaj daŭroj kaj komplikaj reguloj de ilia elkalkulado ofte estas malfacile kompreni, ĉu malnova verko de jam longe malviva aŭtoro jam estas publika havaĵo;[6] kaj, se ne, kiun aŭ kiel kontakti por ricevi permeson.[7] Tio estas grava, interalie, pro tio, ke multaj konataj, se ne ĉiuj, verkoj (ekzemple tiuj de Walt Disney Company, kiu aktive defendas siajn kopirajtmonopolojn) estas derivaĵoj de aliaj verkoj.[8][9][10] Pro tio en kelkaj landoj ekzistas esceptoj por «orfaj» verkoj.

Ekzistas opinio, ke la celo de tro longa kopirajta monopolo estas fari nedisponeblaj la verkojn, kiujn oni ne intencas vendi, kaj tiel devigi uzon de la ceteraj.[11]

Esceptoj por laŭleĝa uzo[redakti | redakti fonton]

En diversaj landoj ekzistas diversaj esceptoj el ekskluziva rajto, kiuj ebligas certmaniere laŭleĝe uzi verkojn sen ricevi permeson — ekzemple, ĉe privata uzo (sekurkopiado, uzo per aliaj siaj aparatoj, aŭskultado kun familio), citado, novaĵraportado, kritikado, akcidenta malgrandega malgravega uzado (de minimis). Tamen tiuj esceptoj, kiel ekzemple «justa uzo», estas difinitaj malprecize, do fidi ilin povas esti danĝere.[12]

Almenaŭ en kelkaj landoj privata kopiado estas pagenda, kaj la pago estas kolektata de produktantoj/vendantoj/aĉetantoj de komputila memoro, kiu estas uzebla por tia kopiado.[13] Fojfoje iuj provas ŝajnigi la koncernan escepton neekzistanta, aŭ leĝe malplivastigi ĝin.[14][15][16]

Aparatoj (nun ordinare komputiloj) kaj komputilaj programoj povas havi kvalitojn destinitajn por malhelpi al posedantoj de verkokopioj iajn uzmanierojn rigardatajn de verkeldonistoj kiel malutilaj, ekzemple kopiadon aŭ ŝanĝadon (nuntempe tiuj kvalitoj estas «digital rights management»). Tiuj kvalitoj ne atentas leĝojn, do uzi la leĝajn esceptojn fariĝas malfacile aŭ eĉ kontraŭleĝe.[17]

Rilata artikolo[redakti | redakti fonton]

Aŭtorrajto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://falkvinge.net/2011/09/12/why-i-insist-on-saying-the-copyright-monopoly/
  2. «Пушкинъ въ исторіи законоположеній объ авторскомъ правѣ въ Россіи.» de Переселенков, jaro 1909-a. [1] (ruslingve)
  3. Павел Протасов (2010-08-05). Что общего между Чебурашкой и Сименоном? (Война за «доконвенционку»). Частный Корреспондент. Arkivita el la originalo je 2021-12-04. Alirita 2024-01-24.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-30. Alirita 2012-02-23.
  5. en:Uruguay Round Agreements Act
  6. Павел Протасов (2010-07-30). Борьба за ничьё: «прецедент Беляева» (История о том, как издатели не поделили общественное достояние). Частный Корреспондент. Arkivita el la originalo je 2022-05-27. Alirita 2024-01-24.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-23. Alirita 2012-02-23.
  8. Joseph Menn (2008-08-22). Whose mouse is it anyway?. Los Angeles Times (Tribune Company). Arkivita el la originalo je 2024-01-17. Alirita 2012-02-23.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-20. Alirita 2012-02-27.
  10. http://www.everythingisaremix.info/
  11. Paley, Nina. Q: Why would corporations hang onto all these old copyrights if they are going to make it so hard to use them? (angle). Sita Sings the Blues FAQ. Alirita 2011-11-03.
  12. (2004) Free Culture — How Big Media Uses Technology and the Law to Lock Down Culture and Control Creativity (angle).
  13. Павел Протасов (2010-03-19). Налог на болванки (Лучше сейчас и добровольно, чем потом и дорого). Частный Корреспондент. Arkivita el la originalo je 2022-06-18. Alirita 2011-08-08.
  14. lqp (2011-03-05). Открытое письмо законодателю (Против поправок к статье 1273 закона об авторских правах). Частный Корреспондент. Arkivita el la originalo je 2021-12-08. Alirita 2024-01-24.
  15. https://www.eff.org/deeplinks/2006/02/riaa-says-ripping-cds-your-ipod-not-fair-use
  16. Private Copying: French Parliament Downsizes The Public's Rights (angle). La Quadrature du Net (2011-11-23). Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2011-11-23.
  17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-10. Alirita 2012-02-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]