Aŭtosomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtosomo estas kromosomo de eŭkariota ĉelo, kiu ne dependas de la sekso. Ĝi ekzistas en du ekzempleroj en ĉiu ĉelo. Neseksaj vivuloj posedas nur aŭtosomojn.

La nocion kreis Thomas H. Montgomery Jr. en 1906. La distingo inter aŭtosomoj kaj seksaj kromosomoj estas grava, ĉar seksaj kromosomoj kutime okazas en tre malsimilaj paroj. Ekzemple homaj virinoj havas paron el du X-kromosomoj, sed homaj viroj paron el unu X-kromosomo kaj unu Y-kromosomo. Tio grave influas la genetikan heredon, ekzemple la cedan heredon.

Ĉe homaj genetikaj difektoj ne okazas kompleta manko de unu parto en paro de aŭtosomo (monosomio); embrioj kun tia difekto ŝajne ne estas vivkapablaj. Kontraŭe ekzistas virinoj, ĉe kiuj mankas dua X-kromosomo (sindromo Ullrich-Turner). Viroj sen X-kromosomo ne ekzistas; la X-kromosomo estas multe pli granda ol la Y-kromosomo kaj enhavas genojn necesajn por homa vivo.