Aŭtotrofo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭtotrofulo)
Ilustraĵo de la procezo

Aŭtotrofo, aŭ memnutreco, estas la vivmaniero de tiuj organismoj, kiuj produktas la proprajn ĉelarojn kaj organikajn kombinaĵojn el karbona dioksido kiel el karbona fonto, kaj uzas pli la lumon ol la kemiajn kombinaĵojn kiel fontojn de la energio. Tiaj organismoj nomiĝas aŭtotrofuloj. Plantoj kaj aliaj organismoj uzantaj fotosintezon estas fotolitoaŭtotrofuloj; bakterioj kiuj eluzas por energio la oksidadon de neorganikaj kombinaĵoj kiel hidrogena sulfido ferkombinaĵoj, estas kemolitoaŭtotrofuloj.

Aŭtotrofuloj estas grava ŝtupo de la nutra ĉeno. Ili kaptas energion de la suno aŭ de alia neorganika fonto kaj transformas tion al konstruo de organikaj molekuloj. La aliaj organismoj (nomataj heterotrofuloj) uzas tiujn kiel nutraĵon.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]