Saltu al enhavo

Aŭtovendejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtokoncesio en Onalaska, Viskonsino

Aŭtokoncesio, ankaŭ nomata aŭtovendejo, estas entrepreno , kiu vendas novajn aŭ uzitajn aŭtojn podetale laŭ koncesia interkonsento kun aŭtoproduktanto aŭ ĝia vendofilio. Aŭtokoncesioj ofte ankaŭ vendas partojn kaj aŭtomobilajn prizorgadajn servojn.

Temas pri kompanio, kiu reprezentas aŭtomobilan markon (varmarkon) en unu aŭ pluraj geografiaj lokoj, havas trejnitan personaron, financajn rimedojn, kaj ankaŭ vendajn, produktadajn kaj stokadajn instalaĵojn ekipitajn laŭ la koncesiaj normoj por podetalaj aŭ pograndaj (entreprenaj) vendoj, antaŭvendaj kaj postvendaj servoj de aŭtoj.

Homoj kiu laboras tie pri vendado de aŭtoj estas nomataj aŭtovendistoj.