Saltu al enhavo

Aŭtuna kanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtuna Kanto (france: Chanson d'automne) estas unu el la plej famaj poemoj de Paul Verlaine. Gi aperis en la poemaro Poèmes saturniens en 1866.

Teksto en la franca

[redakti | redakti fonton]

Les sanglots longs

Des violons

De l’automne

Blessent mon cœur

D’une langueur

Monotone.


Tout suffocant

Et blême, quand

Sonne l’heure,

Je me souviens

Des jours anciens

Et je pleure


Et je m’en vais

Au vent mauvais

Qui m’emporte

Deçà, delà,

Pareil à la

Feuille morte.


Traduko en Esperanton far Gaston Waringhien

[redakti | redakti fonton]

Pro l' plora son'

de l' violon'

aŭtuntona,

min en la kor'

lezas langvor'

monotona.


Sufoksentum'

kaj palo, dum

hor' sonoras,

memoras mi

tagojn kun ŝi,

kaj mi ploras;


kaj vagas plu

laŭ ventosku'

sen alia

malbona cel'

ol tiu de l’

mort' folia.

Pluraj francaj kantistoj reprenis elementojn de tiu poemo en siaj kantoj: Charles Trenet en 1941, léo Ferré en 1964 kaj Georges Brassens en 1980.