Aŭzajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭzajo

Aŭzajo[1][2][3] (vjetname: áo dài elparolita kiel [aŭzaj] norde aŭ [aŭjaj] sude; laŭvorte "ŝtofo longa") estas la nacia kostumo de Vjetnamio por virinoj. Vjetnaminoj surhavas aŭzajon por formalaj okazoj, en lernejo aŭ por laboro. Je Tết (vjetnama novjaro) kaj aliaj okazoj, vjetnamaj viroj povas vesti ilin per áo gấm (brokaĵa robo), versio de la áo dài farita el plidika ŝtofo. La aŭzajo troviĝas en ĉiu parto de Vjetnamio, kaj en eksterlandaj vjetnamaj komunumoj.

Moderna aŭzajo havas du partojn: Alt-koluma longa robo, kaj pantalonoj, kiuj alvenas ĉe la maleoloj. Kostumo kaj vespera robo, aŭzajo, povas havi buntajn dezajnoj kun floroj, birdoj, kaj bildoj.

La prezo de vespera robo aŭzajo estas racia, sed povas esti multekosta depende de la elekto de materialo kaj la varomarko de vesto. Pro la malpezaj travideblaj ŝtofoj, personoj, kiuj surhavas aŭzajon, devus surhavi malpezajn subvestojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]