Fairchild Republic A-10 Thunderbolt II

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el A-10)
Saltu al: navigado, serĉo
Fairchild Republic A-10 Thunderbolt II
A10Thunderbolt2 990422-F-7910D-517.jpg
Tipo: Atakaviadilo
Fabrikanto: Fairchild Republic
Unua flugo: 10-an de majo 1972
Enkonduko: 25-an de marto 1977
Produktperiodo: 1972-1984
Produktkvanto: 716
v  d  r
Information icon.svg

La Fairchild-Republic A-10 Thunderbolt II (aŭ konata en Usona aerarmeo kiel Warthog ("fakoĉero") estas Usona atakaviadilo. A-10 estas ĉefa atakaviadilo de Usona aerarmeo ekde 1975. Tiu simpla, efektiva kaj traviv-kapabla dumotora subsona jeto povas engaĝi kontaŭ ĉiu tipo de la grundaj celoj kiel ekz. tanko kaj aliaj kirasitaj veturiloj. Pli ekzitstas la skolta varianto OA-10, kiu servas kiel antaŭenŝovita pafmaŝino.

Spite al ties grando, A-10 estas tre moviĝema, kaj tio estas grava faktoro por A-10, uzi ĝin en malaltflugaj operadoj. Ĝi povas longtempe resti proksime al la batalkampo kaj operado sub 300 metroj kun vidkapablo de 2,4. Ties batala agoradio kaj ties ekstartaj kaj alteriĝaj kapabloj permasas la operadoj el proksimo de la fronto. Helpe de noktovidiloj, la pilotoj povas plenumi siajn misiojn eĉ en tuta mallumo.

A-10 havas noktovidil-kongruan pilotejon kun granda vezikoforman kupolon, kiu ebligas por la pilotoj rund-vidon. La piloto estas protektita per 400 kg titan-kiraso (nomata ankaŭ titan-bankuvo), kiu ankaŭ kovras la flugkontrolan sistemon kaj kontraxstaras eĉ kontaŭaviadilajn pafilojn kun 23 mm. La fueltanko estas estas memfermiĝema kaj tiel planita, ke ĝi ne eksplodas ĉe trafo. La hidraŭla flugkontrola sistemo povas anstataŭi per mana sistemo. Tiu ebligas al la pilotoj direkti, gvidi alterigi la flugmaŝinon, se hidraŭliko misfunkcias aŭ partoj de la flugiloj difektitas. La motorejo estas tiel almontitaj, por ke estu minimuma ŝanco pri perdo de ambaŭ movilo samtempe en batalo.

Al la avionika ekipaĵo apartenas kominikloj, inercia navigado, pafkontrola sistemo, noktovidiloj. Al la piloto montras antaŭokula prezentilo (Head-Up-Display) la rapidon, alton, falangulon, navigadajn onformojn ka celreferencojn. La LASTE-sistemo (angle Low Altitude Safety and Targeting Enhancement system) kalkulas daŭre la trafpunkton de la liberfalantaj armiloj. Sub la fuzelaĝo estas almontita "Pave Penny"-lasera celprezentilo, per kiu la precizecaj bomboj direktiĝas en la celon aŭ eblligas lumigi por aliaj unuoj celon en aero aŭ surtere. La aviadilo uzas duonaŭtomate kontraŭ la atakoj infrarŭgan- aŭ radardurektitan tero-aero-raketojn. Ĉiu A-10 estas ekipita per Tutmonda loktrova sistemo (GPS).

La 30-mm-a kanono GAU-8/A de Gatling-konstruo pafas 3.900 tankokrevajn municiojn je minuto kaj povas detrui multajn tercelojn ĝis la peze kirasita veturilo. La retrofrapo de tiu kanono estas pli forta ol la ŝovforto de la movilo, tiel oni povas pafi nur dum mallonga tempo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito Danke al supreco en aviado, Disvolvigo de atakaviadilo estis haltiĝinta.[1] Dum la Vjetnama milito, Transporta helikoptero UH-1 Iroquois (ofte konata kiel "armilŝipo" (angle Gunship)) oferis Proksiman aeran helpon (angle Close-Air Support, CAS) al armeo, sed Aerarmeo ne havis atakaviadilon, kiu eblas ataki malamikajn vehiklojn kiel tanko. Dum la malvarma milito, ĉefaj defendaj doktrinoj de NATO estis defendi eblan ofensivon de Varsovia Pakto en Eŭropo. Por haltigi sovetian ofensivon kun tankojn, NATO bezonas atakaviadilon, kiu povas detrui multajn malamikajn vehikulojn en malaltflugan operadon.

Post la pozitivaj spertoj de Rockwell OV-10, Usona aerarmeo komenciĝis la evoluigo de speciala flugmaŝino por kontraŭtanko batalo. La desegno de A-10 sukcesis kontraŭ la konkuranta Northrop A-9. La provflugo de A-10 okazis la 10-an de majo en 1972. La unua seriopreta A-10A estis liverita oktobre de 1975 al Davis-Monthan aerarmea bazo en Arizona. Poste ĝi estis nebonvena ĉe Air Force-Arsenal. La gvidantoj de aerarmeo preferis la prestiĝan ĉasaviadilon F-15 kaj F-16 kaj ili volis engaĝi helikopterojn kiel AH-64 en la terproksima batalo.

Dum la Iraka milito en 1991, la A-10 montris fidindecon de 95,7%. La aviadiloj partoprenis en 8.100 atakoj kaj starigis 90 procentojn de AGM-65 Maverick-raketoj elpafitaj dum tiu milito. A-10 detruis pli ol 1.000 tankojn, 2.000 armeajn veturilojn kaj 1.200 artileriajn kanonojn. Oni perdis nur A-10, malpli ol antaŭplanita.

La aviadiloj partoprenis atakojn en Kosovo en 1999, en Afganio inter ekde 2001 kaj en 2003 denove en Irako.

Usona aerarmeo planas la uzadon de aviadilo ĝis min. 2028, poste oni volas anstataŭi ĉiun flugmaŝinon kontraŭ supersona ĉasaviadilo, F-35.

Specifaĵo[redakti | redakti fonton]

Diametroj
Longo 16,26 m
Enverguro 17,42 m
Alto 4,42 m
Fluga surfaco 47,01 m²
Maso
Malplene 9.761 kg
Kun fuelo 4.853 kg
Ŝarĝite 14.846 kg
Maks. ĉe starto 22.680 kg
Movilo
Movforto Du General Electric TF34-GE-100 Turboventumilaj motoroj
ŝovforto je 40,32 kN (4112 kp)
Povumo
Maks. rapido 706 km/h (super maralto )
Min. rapido ca. 320 km/h
Batala agoradio (efikdistanco) 1.000 km
Transiga agoradio 4.091 km
Maks. flugalto 45.000 ft 13.636 m
Ascendo 6.000 futo/min 1.828 m/min
Armilaro
Kanonoj unu 30 mm GAU-8/A
Bomboj 7.257 kg sur 11 pilonoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Institute, editor, G. Kurt Piehler, Florida State University; associate editor, M. Houston Johnson V, Virginia Military (2013). Encyclopedia of Military Science. Thousand Oaks, Calif.: SAGE Publications. ISBN 1412969336.

Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]