A.B.C. d'Espéranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el A.B.C. d' Espéranto)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
A.B.C. d'Espéranto
à l'usage de ceux
qui aiment les lettres
A.B.C. d'Espéranto   à l'usage de ceux  qui aiment les lettres
Aŭtoro Gaston Waringhien
Eldonjaro 1945
Urbo Parizo
Eldoninto Unuiĝo Franca por Esperanto
Paĝoj 76
v  d  r
Information icon.svg

A.B.C. d'Espéranto à l'usage de ceux qui aiment les lettres (ABC de Esperanto por tiuj kiuj ŝatas la beletron) estas franclingva libreto verkita de Gaston Waringhien kaj eldonita de la Unuiĝo Franca por Esperanto en 1945 kaj 1967 en Parizo. Ĝi estas samtempe skizo pri la esenco de Esperanto kaj superrigardo kaj klarigo de ties gramatiko.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  • Enkonduko : (1) Nacia lingvo ne povas esti akceptita kiel Internacia Lingvo. Tiu-ĉi devas esti pli logika kaj pli facila ol aliaj lingvoj, ĉar pli simpla, regula, preciza kaj stabila. (2) Simpleco estas granda merito de ILo kompare al naciaj lingvoj sed tiu-ĉi kriterio devas esti kombinata kun la kriterioj de reguleco kaj klareco; ununura difinita artikolo; ununura estinta tempo de la indikativo; ununura persono de la verbo por ĉiu tempo aŭ modo. (3) Ankaŭ simpleco en la vortaro per ĝeneraliĝa uzado de afiksoj; ununura afikso por signifo. (4) Reguleco: ununura sono = unu litero kaj reciproke; ununura formo de pluralo kaj ununura signo de akuzativo por la substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj; reguleco de la adverboj de rilato (kaŭzo, maniero, tempo, kvanto k.t.p.); ununura konjugacio; pli klara: al ĉiu vario en la penso devas respondi unu vario en la lingvo: la radikoj, la afiksoj aŭ la finaĵoj estos malsimilaj por ĉiu senso de vorto; la komplementoj sen prepozicio estas markitaj (-n); pli stabila: la radikoj estas ofte internaciaj kaj komunaj aŭ proksimaj inter la grandaj eŭropaj lingvoj.

En 1905, por la unueco de la lingvo, internacia kongreso de Bulonjo sur Maro akceptis la Fundamenton kiu komprenas la Gramatikon, la Vortaron (en kvin lingvoj) kaj la Ekzercaron. Ekde, la vortaro riĉiĝis sed la Fundamento restas la bazo de la lingvo.

La supersignoj estas proksimaj de la kroata aŭ ĉeĥa lingvoj. La duoblaj konsonantoj estas ĉiam simpligitaj kiel en la rusa (ekz. balono). Do ĉiu duobla konsonanto interne de vorto indikos kunmetitan vorton. La tonika akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo ĉar ĝi estas la pli ofta en la pli granda nombro de vortoj de la pli granda nombro de lingvoj.