ABINIA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Asociación de Estados Iberoamericanos para el Desarrollo de las Bibliotecas Nacionales de Iberoamérica (Asocio de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Disvolvigo de la Naciaj Bibliotekoj de Iberameriko, ABINIA) estas la asocio de naciaj bibliotekoj de Iberameriko. Fondita en Meksiko la 14-a de decembro de 1989 kiel Asociación de Bibliotecas Nacionales de Iberoamérica (Asocio de Naciaj Bibliotekoj de Iberameriko), ŝanĝis al sia aktuala nomo en 1999, kaj pluhavis siajn originajn siglojn. La oficialaj lingvoj de la ABINIA estas la hispana kaj la portugala.

La membroj estas la naciaj bibliotekoj de Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Kubo, Ĉilio, Ekvadoro, Salvadoro, Hispanio, Gvatemalo, , Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Portugalio, Puerto-Riko, Domingo, Urugvajo kaj Venezuelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]