Asiago-DLR Asteroid Survey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ADAS)

La programo Asiago-DLR Asteroid SurveyADAS estas astronomia kampanjo kiu celas serĉi kometojn kaj asteroidojn, precipe apud-terajn objektojn. Minor Planet Center kreditas ĝin de la malkovro de 214 asteroidoj inter 2001 kaj 2003 sub ambaŭ nomoj Asiago-DLR Asteroid Survey kaj ADAS.[1] Ĝia UAI-kodo estas 209.

La observa stacio de Asiago Cima Ekar.

Asiago-DLR Asteroid Survey estas kunlaboro inter la Departemento de Astronomio de la Universitato de Padovo (per la Schmidt-teleskopo de la stacio Cima Ekar de la observatorio de Asiago) kaj la Instituto de teknologio pri kosmaj sensiloj kaj planeda esploro de la Germana Centro pri Aera kaj Kosma Flugado (Deutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt, aŭ DLR) de Berlin-Adlershof. La ĉefaj esploristoj estas Cesare Barbieri[2] de Padovo/Asiago kaj Gerhard Hahn de DLR.

Tiu programo kunlaboras kun UAO-DLR Asteroid Survey.

Malkovraĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Asiago-DLR Asteroid Survey en la angla Vikipedio.