Agentejo pri naturmedio kaj energimastrumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ADEME)

La agentejo pri naturmedio kaj energimastrumado estas franca publika establo kun industri- kaj komercrilata trajtoj sub la aŭtoritato de la ministroj zorgantaj pri esplorado, ekologio kaj energio. Ĉefa aktoro pri daŭrpova disvolvado, la ADEME partoprenas konkretan aplikadon de publikaj politikoj rilate energion kaj mediprotektadon. Ĝi intervenas de esplorado ĝis diskomunikado de informoj, en la jenaj kampoj:

    • preventado de aerpoluo,
    • limigo de rubaĵproduktado,
    • energimastrumado,
    • antaŭenigo de renovigivaj energioj,
    • traktado de poluitaj sojloj,
    • malkresigo de sonmalutilaĵoj
    • medimastrumado
    • prilummastrumado, ankaŭ luma poluo

Por realigi sian informmision al ĉia publiko, la ADEME disdonas informbroŝurojn, starigas pedagogiajn ilojn por diversaj publikoj kaj organizas konsciigajn kampanjojn. Ĝi disvolvas kaj kunordigas reton kiu disdonas informojn kaj konsilojn praktikajn pri energimastrumado kaj renovigivaj energioj.

Fronte al kreskado de varmigaj gasoj okazanta pro homaktiveco, la ADEME lanĉis en 2004 kampanjon 3 jaran pri la energimastrumado kaj klimata ŝanĝiĝo.

Ĝia ĉefa servejo estas instalita en Angers, kaj ĝi troviĝas en ĉiuj francaj regionoj kaj akompanas lokajn kolektivojn kaj entreprenojn je ĉiuj etapoj de siaj projektoj. Internaciskale, la ADEME disvolvas sian spertecon tiel por industriaj landoj kiel por disvolviĝantaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]