Akebono Taro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el AKEBONO Taro)
Akebono Taro
Persona informo
Naskonomo Chad Rowan
Naskiĝo 8-an de majo 1969 (1969-05-08) (54-jaraĝa)
en Waimānalo
Ŝtataneco UsonoJapanio
Alma mater Henry J. Kaiser High School • Havaja Pacifika Universitato
Okupo
Okupo rikishi • spektakla luktisto • piedbatoboksisto • miksbatalartisto • blogisto
vdr

AKEBONO Taro naskiĝis la 8-an de majo 1969 en la usona Havajo kaj lia nomo tiam estis Chad George ROWAN. Li iris en Japanion por iĝi sumoa luktisto en la teamo (japane heya) Azumazeki de la ekssumoisto Takamiyama, kiu mem estis de havaja deveno. AKEBONO estas la unua fremdlandano kiu iĝis jokozuno, kaj li gajnis dekunu konkursojn (japane basho). Li edziĝis kun japanino kaj prenis la japanan civitanecon kun nova nomo de AKEBONO Taro. Li emeritiĝis kiel sumoisto en januaro 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]