ALF (televida serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ALF
televida serio
Originala titolo ALF
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcia televida serio, situacia komedio
Aktoroj Paul Fusco • Max Wright • Anne Schedeen • Andrea Elson • Benji Gregory • Anne Meara
Muziko de Alf Clausen
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 102
Daŭro sen reklamoj 24
Elsendo
Elsendita 22 sep. 1986 – 24 mar. 1990
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

ALF estas usona televidserio elsendita de NBC inter la 22an de septembro 1986 kaj la 24an de marto 1990. La reala nomo de la ĉefrolulo ALF estis Gordon Shumway sed la familio Tanner nomis lin ALF (akronimo de Alien Life Form) post surteriĝo en la garaĝon de la familio. Ĝi estis produktita de Alien Productions. ALF funkciis dum 2 sezonoj kaj estis produktitaj 99 epizodoj, kiuj daŭris po unu horon. Poste oni prezentis la filmon Projekto: ALF, kiu rakontis la finon de la serio.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

ALF estas eksterterano, kiu suferis akcidenton kaj surteriĝis en la garaĝo de la familio Tanner. Li naskiĝis la 28an de oktobro 1756 en la regiono Lower East de la planedo Melmac, kiu siavice estis lokita 6 parsekojn post Hydra-Centaurus, kiu havis verdan ĉielon, bluan herbon kaj oranĝkoloran akvon.

La korpo de ALF estas kovrita de oranĝa hararo. Li havas plurkurvan voston, ok stomakojn kaj ŝatas manĝi katojn. Li iris al la bazlernejo dum 122 jaroj kaj estis la akvisto de la Bouillabaisseball-teamo (oni ĝin ludas sur glacio kaj uzas moluskojn kiel pilkoj). Li ankaŭ studis odontologion kio laŭ li ne estis malfacile ĉar melmac-anoj havas nur 4 dentojn. Lia plej fama frazo estis "Ne estas problemo".

Dum li fuĝis el sia planedo antaŭ ĝia eksplodo (pro tio ke ĉiuj loĝantoj de Melmac konektis siajn harsekigilojn samtempe), ALF vojaĝas perdita en la spaco dum unu jaro ĝis kiam li sekvas radian signalon kiu venas el la Tero. Li surteriĝis en la garaĝon de la familio Tanner en kiu loĝas la socia laboristo Willie (Max Wright), lia edzino Kate (Anne Schedeen), iliaj gefiloj Lynn (Andrea Elson) kaj Brian (Benji Gregory), krome ankaŭ estas Lucky ("Bonŝanculo"), la kato de la familio.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Pro la malfacileco produkti pupspektaklon, ALF estis teknike malfacile produktebla kaj postulema laboro por Fusco la kreinto de la televidserio kaj la 4 ĉefaktoroj.

Animaciita serio[redakti | redakti fonton]

Por la rakontoj de ALF, oni produktis animaciitan serion elsendita ĉiusabate matene. ALF: The Animated Series, okazis en la Melmac la naskiĝplanedo de ALF. Ĝi funciis de 1987 ĝis 1988 kaj estis produktita de DIC Entertainment. La spektaklo centriĝis en ALF, lia familio, amikoj, koramikino Rhonda kaj la travivaĵoj de ALF.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la televidserio oni faris filmon en 1996 kun la ideo doni al la serio adekvatan finon. Projekto: ALF komenciĝas tuj post la fino de la lasta ĉapitro de la serio sed la neĉeesto de la familio Tanner malebligis al ĝi havi sukceson.

Ĉefroluloj[redakti | redakti fonton]

  • ALF Paul Fusco, Lisa Buckley, Bob Fappiano kaj Michu Meszaros
  • William Francis "Willie" Tanner (Max Wright)
  • Katherine Daphne "Kate" Halligan Tanner (Anne Schedeen)
  • Lynn Tanner (Andrea Elson)
  • Brian Tanner (Benji Gregory)
  • Trevor Ochmonek (John LaMotta)
  • Raquel Ochmonek (Liz Sheridan)
  • La kato Lucky aŭ Bonŝanculo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.alftv.com/ neoficiala retejo