ARCO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri arta ekzpozicio en Madrido. Por komunumo en la regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo rigardu la paĝon Arco. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko.
ARCO
artfoiro
Komenco 1982 vd
Lando(j) Hispanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
ARCO 2008.

ARCO (Feria Internacional de ARte COntemporáneo, Internacia Foiro de Nuntempa Arto) estas unu el la ĉefaj foiroj de nuntempa arto de la internacia eŭropa foiraro kiu, organizata de IFEMA, celebriĝas ĉiujare en la Foiro de Madrido, Hispanio.

ARCO unuigas artan proponon ege kvalitan, el la historiaj avangardoj, ĝis la komenca kaj aktuala arto, tra la ĝenerale konsiderata moderna arto kaj nuntempa arto. ARCO karakteras pro helpo al disvolvigo de arta merkato en Hispanio kaj apogo al kolektado tiom privata kiom ŝtata kaj korporacia.

Ekde 2006 ARCO koincidas kun Art Madrid (Salono de Arto, kaj Moderna kaj Nuntempa), organizata ankaŭ en Madrido de la entrepreno Arte y Asociados.

Kiel ekzemplo en 2007 ARCO ricevis 190.000 vizitantojn kaj ekspoziciis verkojn de 3.000 artistoj tutmondaj. Ĉiujare amaskomunikiloj informas pri la foiro kaj la ekonomia gravo de la venditaj verkoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]