Saltu al enhavo

ARRL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amerika radio-relajsa ligo
American Radio Relay League
logoo de la ARRL
logoo de la ARRL
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1914
Landoj Usono vd
Sidejo Newington
Tipo NRO
Fondintoj Hiram Percy Maxim Clarence D. Tuska vd
Estro Rick Roderick, K5UR
Posedatoj W1AW (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo http://www.arrl.org/
vdr
ARRL-radio-stacio W1AW en Newington, CT
Radio-aktiveco ĉe W1AW

La American Radio Relay League (ARRL; esperante: La amerika radio-relajsa ligo) estas la nacia unuiĝo de radioamatoroj en Usono. Ĝi estas neprofitcela organizaĵo fondita en majo 1914 de Hiram Percy Maxim. Nun (2013) ĝi havas proksimume 156.000 membrojn. Ĝi eldonas plurajn librojn kaj la monatan revuon QST[1].[2]

ARRL ofertas diversajn servojn al siaj membroj:

  • reprezentado de la amatora radio en politiko, ekonomio kaj scienco.
  • senkosta dissendo de konfirmkartoj al la konfirmkarto-burooj en aliaj landoj tutmonde.
  • eldonado de libroj kaj magazenoj pri amatora radio, i. a. la magazeno QST.[3]
  • organizado de konkursoj, i.a. la internacia DX-konkurso.
  • organizado de amatorradiaj diplomoj.
  • organizado de ekzamenoj por la FCC laŭ manmdato de la ŝtata komisio FCC.[4]
  • administrado de elektronika QSO konfirmsistemo LoTW.[5]
  • elsendo de bultenoj pri radioamatorismo pere de la radiostacio W1AW. Ĝi ankaŭ estas uzata por trejnado de telegrafio.

Radioamatoraj konkursoj

[redakti | redakti fonton]

ARRL esponsoras plurajn radioamatorajn konkursojn dum la jaro inter kiuj troviĝas kelkaj grandaj kiel la Internacia DX konkurso (en pluraj versioj telegrafio, radioteletajpo kaj fonio)[6][7], la ŝtataj QSO festoj[8]. Ankaŭ aliaj konkursoj kaj specialaj eventoj kiel Straight Key Night, VHF Sweepstakes, UHF konkurso, la konkurso 10 GHz kaj pli. La Ligo ankaŭ partoprenas kiel usona sidejo en la IARU HF Monda Konkurso[9]. La kampa tago ankaŭ estas organizita de la ligo, ĝi enhavas kelkajn konkurecajn aspektojn sed ĉefe estas por prepariĝi por katastrofoj kaj promocii la ŝatokupon inter la loĝantaro[10].

Radioamatoraj diplomoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝi aljuĝas plurajn radioamatorajn diplomojn kiel WAS (Kontakti kaj konfirmi ĉiujn usonajn ŝtatojn), WAC (Kontakti kaj konfirmi ĉiujn kontinentojn)[11], DXCC (DX Centa Klubo) kaj pluraj aliaj.

Prezidantoj

[redakti | redakti fonton]
NomoVoksignojaroj
H.P. MaximW1AW1914-1936
E.C. WoodruffW8CMP1936-1940
G.W. BaileyW2KH1940-1952
G.L. DoslandWØTSN1952-1962
H. Hoover, Jr.W6ZH1962-1966
R.W. DennistonWØDX1966-1972
H.J. DannalsW2TUK/W2HD1972-1982
V.C. ClarkW4KFC1982-1983
C.L. SmithWØBWJ1983-1984
L.E. PriceW4RA1984-1992
George WilsonW4OYI1992-1995
Rod StaffordW6ROD1995-2000
Jim HaynieW5JBP2000-2006
Joel HarrisonW5ZN2006-2010
Kay CraigieN3KN2010-2016
Rick RoderickK5UR2016-

ARRL eldonas plurajn revuojn kaj bultenojn por siaj membroj kaj por ne membroj. QST estas la monata asocia revuo sendita al la membroj, nomita QST pro la Q kodo. Ĝi ankaŭ eldonas la QEX pri radioelektronikaj eksperimentoj kaj la National Contest Journal por tiuj, kiuj interesiĝas pri la radioamatoraj konkursoj. ARRL ankaŭ eldonas kelkajn librojn kaj retajn kursojn, la membroj havas specialan retan spacon en kiuj ili havas aliron al teknikaj dokumentoj, klarigoj pri sendriceviloj, radioaparatoj, informoj pri konkursoj. Ĉiujare ekde 1926 ili eldonas la Radio Amateur's Handbook (Radioamatora Manlibro).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. prezento de la ARRL (angle) http://www.arrl.org/about-arrl
  2. http://www.arrl.org/qst
  3. malgranda listo de eldonaĵoj http://www.arrl.org/publications-online-store
  4. http://www.arrl.org/fcc-license-info-and-forms
  5. QSO konfirmsistemo LoTW http://www.arrl.org/logbook-of-the-world
  6. kalendaro de konkursoj http://contests.arrl.org/calendar.php
  7. nova retpaĝo kun informoj pri konkursoj de la ARRL http://contests.arrl.org/
  8. listo kaj kalendaro de usonaj ŝtataj konkursoj https://www.contestcalendar.com/stateparties.html
  9. regularao de la konkurso angle http://www.arrl.org/iaru-hf-championship
  10. http://www.arrl.org/field-organization/
  11. IARU Informoj pri WAC http://www.iaru.org/wac/ Arkivigite je 2008-06-21 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Kampa Tago
QST
31531 ARRL asterioido

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]