AS Roma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
AS Roma
emblemo
futbala klubo • futbalteamo
Kluba nomo  Associazione Sportiva Roma S.p.A.
Fondita  julio 1927
Stadiono  Olimpia stadiono de Romo
Kapacito  72 698
Prezidanto  James Pallotta
Trejnisto  Rudi Garcia
Ligo  Serie A
2011/12  7-a pozicio
Oficiala retejo  www.asroma.it
Hejme
Ekstere
vdr

La Associazione Sportiva Roma S.p.A., mallonge AS Roma, estas futbalklubo en Romo, la ĉefurbo de Italio. La teamo ankaŭ nomatas „Giallorossi“ ("la flavruĝaj") aŭ la magica ("la magia"). Fortas loka konkurenco kun la samurba klubo Società Sportiva Lazio aŭ mallonge Lazio.

Historio

En 1927 la klubo fondiĝis reage al la fortaj futbalteamoj el la nordo de Italio. Italo Foschi, la tiama prezidanto de la urba futbalklubo Fortitudo, volis porti la gajnon de la Itala Pokalo al la urbo Romo kaj iniciatis unuiĝon de la tri kluboj Alba Audace, Roman kaj Fortitudo. Oni decidis ke la klubaj koloroj estu ruĝa kaj flava. La nova klubo tuj sukcesis: en la sezono 1927/28 ĝi gajnis la pokalon Coppa Coni, la antaŭaĵo de la nuntempa itala pokalo (Coppa Italia). Ekde la fondiĝo de unua futbala ligo de Italio en la jaro 1930 - nomata Serie A - la klubo krom en la sezono 1951/1952 ĉiam apartenis al la membraj teamoj.

Sukcesoj

Itala ligo Serie A

  • ĉampionoj (3):
    • 1941/42, 1982/83, 2000/01 [1]
    • vic-ĉampionoj (11): 1930/31, 1935/36, 1980/81, 1983/84, 1985/86, 2001/02, 2003/04, 2005/06, 2006/07, 2007/08, 2009/10

Itala pokalo Coppa Italia

  • Pokalvenko (9) (rekordo)
    • 1963/64, 1968/69, 1979/80, 1980/81, 1983/84, 1985/86, 1990/91, 2006/07, 2007/08
    • Dua pozicio (7): 1936/37, 1940/41, 1992/93, 2002/03, 2004/05, 2005/06, 2009/10

Pokalo Supercoppa italiana

  • Pokalvenko (2):
    • 2001, 2007
    • Dua pozicio (4): 1991, 2006, 2008, 2010

Dua ligo Serie B

  • ĉampionoj (1): 1951/52

Ligo de Ĉampionoj de UEFA

Bilanco: 8 partoprenoj, 73 matĉoj, 30 venkoj, 18 egalaj rezultoj, 25 malvenkoj, goloj 91:80 [2]

  • 1983/84: finalo (1:1, 2:4 per 11-metra golpafo kontraŭ Liverpool FC)
  • 2001/02: dua pozicio en la unua grupa fazo, Dritter en la dua grupa fazo
  • 2002/03: dua pozicio en la unua grupa fazo, kvara pozicio en la dua grupa fazo
  • 2004/05: kvara pozicio en la grupa fazo
  • 2006/07: dua pozicio en la grupa fazo; malvenko en la kvaronfinalo kontraŭ Manchester United (2:1/h kaj 1:7 en Manĉestro)
  • 2007/08: dua pozicio en la grupa fazo; malvenko en la kvaronfinalo kontraŭ Manchester United (0:2 hejme, 0:1 en Manĉestro)
  • 2008/09: venko en la grupa fazo; malvenko en la okonfinalo kontraŭ Arsenal F.C. (1:0 post plilongigo, 6:7 per 11-metra golpafo hejme, 0:1 en Anglio)
  • 2010/11: dua pozicio en la grupa fazo, malvenko en la okonfinalo kontraŭ Ŝaĥtar Donecko (2:3 hejme, 0:3 en Donecko)

UEFA-Pokalo

Bilanco (nur UEFA-Pokalo, ekde la jaro 1971/72): 12 partoprenoj, 94 matĉoj, 52 venkoj, 14 egalaj rezultoj, 28 malvenkoj, 150:82 goloj [3]

Bilanco (inkluzive de antaŭa evento Foirurba Pokalo): 19 partoprenoj, 131 matĉoj, 71 venkoj, 23 egalaj rezultoj, 37 malvenkoj, 222:125 goloj

  • 1958/60 (Foirurba Pokalo): kvaronfinalo
  • 1960/61 (Foirurba Pokalo): venko en finalo kontraŭ Birmingham City 2:2 (en Birmingham) kaj 2:0 (hejme)
  • 1962/63 (Foirurba Pokalo): duonfinalo
  • 1963/64 (Foirurba Pokalo): kvaronfinalo
  • 1975/76: kvaronfinalo
  • 1982/83: kvaronfinalo
  • 1988/89: en la okonfinalo malvenko kontraŭ Dynamo Dresden 0:2 (en Dresdeno) 0:2 (hejme)
  • 1990/91: dua pozicio kontraŭ Inter Milano 0:2 (en Milano), 1:0 (hejme)
  • 1992/93: kvaronfinalo
  • 1995/96: kvaronfinalo
  • 1998/99: kvaronfinalo
  • 2000/01: okonfinalo

UEFA-pokalo de pokalvenkintoj

Bilanco: 6 partoprenoj, 29 matĉoj, 12 venkoj, 9 egalaj rezultoj, 8 malvenkoj, 34:24 goloj.

  • 1969/70: duonfinalo
  • 1980/81: unua fazo malvenko kontraŭ Carl Zeiss Jena 3:0 (hejme) 0:4 (en Jena)
  • 1981/82: okonfinalo
  • 1984/85: kvaronfinalo
  • 1986/87: en unua fazo malvenko
  • 1991/92: kvaronfinalo

Loka rivaleco

Kiel jam skribite, fortas loka konkurenco kun la samurba klubo Società Sportiva Lazio aŭ mallonge Lazio. Matĉoj inter ambaŭ teamoj nomatas Il derby di Roma, Derby del CampidoglioDerby capitolino, kaj estas aparte atentataj. La unuaj viraj teamoj de ambaŭ kluboj unuafoje luktis unu kontraŭ la alia la 18-an de decembro 1929. AS Roma venkis en tiu matĉo. La 29-an de novembro 1953 okazis la unua matĉo inter la du teamoj en la olimpia stadiono de Romo (Stadio dei Centomila), kiun ambaŭ teamoj nomas la "hejma" - en tiu matĉo ambaŭ teamoj havis po unu golpafon.

Statistiko de lokaj konkurencaj matĉoj laŭ stato de la 21-a de marto 2008[4]:

Serie A kromaj sume
venko egalo malvenko venko egalo malvenko venko egalo malvenko
AS Roma 44 54 34 14 6 12 58 60 46
Lazio Roma 34 54 44 12 6 14 46 60 58

Rimarko: "Kromaj" estas matĉoj pri la itala pokalo (Coppa Italia), la "roma ĉampionado" (Campionato Romano, de 1943 ĝis 1945) kaj amikecaj matĉoj.

Teamo de la sezono 2011/12

(stato de julio 2011)

Trejnistaro

  • Luis Enrique Martínez García (ĉeftrejnisto)
  • Robert Moreno (kuntrejnisto)
  • Aurelio Andreazzoli (kuntrejnisto)
  • Guido Nanni (golista trejnisto)
  • Rafael Cabanellas (trejnisto de fizika forto)


Teamo en 2011/12

golistoj defendo mezo atako
1 Bogdan Lobonț
18 Gianluca Curci
24 Maarten Stekelenburg
93 Mirko Pigliacelli
2 Cicinho
3 José Angel golistores
4 Juan
5 Gabriel Heinze
21 Loïc Nego
29 Nicolás Burdisso
44 Simon Kjær
77 Marco Cassetti
87 Aleandro Rosi
7 Marquinho
8 Erik Lamela
11 Rodrigo Taddei
15 Miralem Pjanic
16 Daniele De Rossi
19 Fernando Gago
20 Simone Perrotta
23 Leandro Greco
30 Fábio Simplício
92 Federico Viviani
94 Valerio Verre
9 Pablo Osvaldo
10 Francesco Totti teamestro
14 Bojan
31 Fabio Borini
40 Giammario Piscitella
  Nicolas Lopez

Notoj

  1. Gazzetta.it, retejo Gazzetta dello Sport, 9-a de majo 2008.
  2. UEFA.com – Ligo de Ĉampionoj de UEFA, UEFA.com, 11-a de marto 2009.
  3. UEFA Europa League, retejo UEFA.com, 9-a de majo 2008.
  4. Gazzetta.it, retejo Gazzetta dello Sport, la 9-an de majo 2008.

Eksteraj ligiloj