Kristnaska Kanto (Dickens)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el A Christmas Carol)
A Christmas Carol
novelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a de decembro 1843
Eldonejo Chapman and Hall
Ĝenro Christmas fiction • novelo
Loko de rakonto Londono
vdr

Kristnaska KantoKristnaska Sonorado (anglalingve: A Christmas Carol) estas rakonto pri Kristnasko verkita de la brita romanisto Charles Dickens en 1843. La historio temas pri malfeliĉa avara maljunulo kiu tute ŝanĝiĝis kaj fariĝis feliĉa homo kiu helpis ĉiujn. Ĝi havas grandan influon en la popola kulturo de la 19-a jarcento, la 20-a jarcento kaj la 21-a jarcento.

Kristnaska Kanto
Aŭtoro Charles Dickens
Eldonjaro 1905
Urbo Londono
Eldoninto Review of Reviews Office
Paĝoj 83
vdr

La originala anglalingva titolo de la verko A Christmas Carol signifas "kristnaska kanto".

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio temas pri Ebenezer Scrooge, riĉa avara maljunulo, Bob Cratchit, malriĉulo kiu laboras en la firmao "Scrooge kaj Marley", kaj lia familio, inkluzive eta malsana filo.

Dum la nokto de la 24-a de decembro, la nokto antaŭ Kristnasko, Scrooge ricevas la viziton de kvar fantomoj. Unue alvenas la fantomo de Jacob Marley, kunfondinto de la firmao, "Scrooge kaj Marley". La fantomo de Marley diras ke la animo de Scrooge estas en danĝero kaj Scrooge ankaŭ fariĝus fantomo kiel Marley kun longa ĉeno se li ne ŝanĝus sian viv-manieron. Poste alvenas tri aliaj fantomoj reprezentantaj la Kristnaskon estintan, nuntempan kaj estontan.

La tri spiritoj instruas lin pri la graveco de la ĝentileco. Scrooge vidas sian infanecon kaj memoras virinon kiun li amis antaŭe. Scrooge perdas ŝin ĉar li amis la monon pli ol ŝin. Poste li vidas la nuntempan mizeran vivon de Bob Cratchit kaj lia familio. Fine li vidas la estontecon. Li lernas ke neniu estos malfeliĉa kiam li mortos. Li ankaŭ lernas ke la eta filo de Cratchit mortos. Scrooge komprenas ke li povas helpi al la familio de Cratchit kaj ŝanĝi la estontecon.

Je la fino de la historio, Scrooge fariĝas tute alia homo. Li iĝas malavara, ĉiam feliĉa kaj helpas ĉiujn. Li fariĝas la dua patro de la eta filo de Bob Cratchit ("kiu ne mortos" laŭ la vortoj de Dickens) kaj li amas Kristnaskon.

Influo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la multaj eldonoj de A Christmas Carol

La libro estis granda sukceso en la jaro de sia apero. Ĝis hodiaŭ, oni neniam ĉesis eldoni ĝin.

"A Christmas Carol" estis multfoje adaptata por radiofonio, televido kaj filmo inkluzive versioj en formo de animacio. La unua filmo-versio aperis en 1901 kaj la lasta en 2009. Oni ankaŭ adaptis ĝin kiel teatraĵo, opero, muzikalo kaj historio en bildliteraturo.

La verko de Dickens laŭŝajne havas influon en la bildlibro por infanoj, "How the Grinch Stole Christmas!" ("Kiel la Grinĉo ŝtelis Kristnaskon") de Theodor Seuss Geisel.

La vorto "scrooge" eniris en la angla lingvo kun signifo de avarulo (komparu Scrooge McDuck) aŭ homo kiu malamas Kristnaskon.

Traduko[redakti | redakti fonton]

Martyn Westcott tradukis koncizan version de la novelo al Esperanto, sub la titolo Kristnaska sonorado (London: Review of Reviews Office, 1905, 83 paĝoj). En 2000 aperis lingve redaktita eldono sub la titolo Kristnaska kanto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri la versio de Martyn Westcott

Citaĵo
 Kun vera plezuro mi legis tiun bonegan tradukon de l’ fama verko de Ch. Dickens: « A Christmas Carol ».

Jam antaŭ longe mi legis la anglan originalon sed, pro la vere angla skribmaniero de l’ verkisto, tiu legado estis por mi tre malfacila kaj mi konfesas ke, legante la Esperantan tradukon, mi ĝuis plezuron certe pli grandan. Ĉar Dickens estas eble la plej angla el ĉiuj anglaj verkistoj: lia imago, lia penso, liaj vortoj kaj frazoj, ĉio en li estas tute angla, ĉio havas tiun tre karakterizan, tre specialan econ kiun oni ne povas priskribi sed pri kio oni nur povas diri ke ĝi estas « angla»: tial li estas aŭtoro tre malfacile tradukebla en aliaj lingvoj kaj lin oni povus plene ĝui nur legante liajn originalojn, se Esperanto ne ekzistus. Efektive, mi povas diri ke traduki la verkojn de Dickens estis serioza eksperimento de la taŭgeco de Esperanto por literaturaj tradukoj kaj mi povas aldoni ke tiu eksperimento plene sukcesis. Jes, la traduko estas tre bona kaj ĝi meritas bonan lokon en la Esperantistaj bibliotekoj. Ĝi ankaŭ estas ĝenerale korekta kaj nur maloftajn kaj negravajn erarojn oni povas trovi en ĝi. Mi citos kelkajn el ili, ĉar oni ofte trovas ilin en la Esperantaj ĵurnaloj aŭ libroj: tiel kiel anstataŭ kvazaŭ, rigardis ĉirkaŭ sin sur la plankon, ankaŭ tre ofte mi trovis la eraran uzon (kaj tiu eraro estas tre komuna) de la eca adjektivo : certa anstataŭ la nedifinita adjektivo ia, aŭ por traduki la nedifinitan artikolon, ekz. : ĉe certa pordo, pri certaj aliaj aferoj, k. c... Ankaŭ mi tre bedaŭris la uzon de l’ stranga vorto: homino. Fine, kiel la kritikisto de « Lingvo Internacia », mi demandos la tradukinton kial li tradukis la vorton carol per sonorado.

Ĉu « carol » ne signifas: « kanto »? Ĉu « A Christmas Carol » ne signifas « Kristnaska kanto»? 
— La belga sonorilo - Numero 038, Oktobro (1905)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La unua eldono de "A Christmas Carol" ("Kristnaska sonorado") de Charles Dickens kun ilustraĵoj de John Leech, eldonita dum la jaro 1843.