Serio A

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el A Serio)
Serio A
emblemo
nacia futbala ligo • profesia sporta ligo • ĉiujara sporta evento
nacia ĉampionkonkurso • futbala konkurso
Komenco 1898 vd
Antaŭe Divisione Nazionale vd
Lando(j)  Italio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Serio A estas la maksimuma futbala ligo en Italio. Ĝi havas vere altnnivelajn teamojn kiel FC Juventus, FC Internazionale Milano (kutime mallongigata Inter Milano), SS Lazio, Atalanta BC, AS Roma, AC Milan, SSC Napoli, Hellas Verona FC, US Sassuolo Calcio, Bolonjo F.C. 1909, ACF Fiorentina, Sampdoria kaj Parma Calcio 1913. Ĝi agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC), fondita jam en 1898, sed la tutnacia ligo nur estis fondita en 1929.

La ĉampiono en 2023 estas la klubo SSC Napoli, kiu venkis trian fojon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Juventus FC de Torino - laŭ la stato de 2023 entute 36-foje. La aktuala ĉampiona teamo estas neformale konata kiel la 'scudetto (prononco [skudetto], itale por "malgranda ŝildo"), laŭ ŝildforma insigno en la italaj naciaj koloroj kiujn la membroj de la rega ĉampiona teamo portas sur la ĵerzo la sekvan sezonon.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]