A Whiter Shade of Pale

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"A Whiter Shade of Pale" (trad. Pli blanka palnuanco) estas kanto de la angla rok-bando Procol Harum kiu estis publikigita kiel debuta disko en la 12a de Majo 1967. La unuopaĵo atingis la numeron 1 en la brita pintolisto UK Singles Chart la 8an de Junio kaj restis tie dum ses semajnoj.[1] Sen multa promocio, ĝi atingis numeron 5an en la usona pintolisto Billboard Hot 100.[2] Ĝi estis unu el la himnoj de la fenomeno Amsomero de 1967, kaj estis unu el la plej komerce sukcesaj unuopaĵoj en la historio, vendante pli ol 10 milionoj da ekzempleroj tutmonde.[3] Ekde tiam, "A Whiter Shade of Pale" iĝis longdaŭra klasikaĵo, kun pli ol 1 000 konataj versioj fare de aliaj artistoj.[4][5]

Kun Bach-inspirita instrumenta melodio, animplena voĉo, kaj malofta vortumado, la muziko de "A Whiter Shade of Pale" estis komponita de Gary Brooker kaj Matthew Fisher, dum la vortumado estis verkita de Keith Reid.[6] Origine, la vortumada listigo menciis nur Brooker kaj Reid. En 2009, Fisher akiris kunverkan listigon por la muziko per unuanima decido en jura proceso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EveryHit.com. everyHit.com. Alirita 21a de Februaro 2012.
  2. Whitburn, Joel (2006). The Billboard Book of Top 40 Hits. Billboard Books.
  3. "Procul Harum Signer Gary Brooker Wins A Whiter Shade of Pale Royalty Court Battle". The Mirror, 4a de Aprilo 2008. Alirita la 30an de Oktobro 2012.
  4. A Whiter Shade of Pale Versions – Martin's Collection (archive). Arkivita el la originalo je 15a de Oktobro 2004. Alirita 9a de Novembro 2017. Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-15. Alirita 2023-05-07.
  5. Cover versions of Procol Harum songs. Alirita 9a de Novembro 2017.
  6. Show 49 - The British are Coming! The British are Coming!: With an emphasis on Donovan, the Bee Gees and the Who. [Part 6] : UNT Digital Library. Digital.library.unt.edu (5a de Aŭgusto 2011). Alirita 21a de Februaro 2012.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kubernik, Harvey. (2017) 1967: A Complete Rock Music History of the Summer of Love. New York, NY: Sterling. ISBN 978-1-4549-2052-6.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]