Saltu al enhavo

A Zed & Two Noughts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Zed & Two Noughts
filmo
Originala titolo A Zed & Two Noughts
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1985, 20 aŭg. 1987
Ĝenro drama filmo, komedia dramo
Kameraado Sacha Vierny
Reĝisoro(j) Peter Greenaway
Scenaro Peter Greenaway
Muziko de Michael Nyman
Rolantoj Andréa Ferréol • Brian Deacon • Eric Deacon • Frances Barber • Joss Ackland • Jim Davidson • David Attenborough • Guusje van Tilborgh • Gerard Thoolen • Ken Campbell • Wolf Kahler • Geoffrey Palmer
Produktinta firmao British Film Institute
IMDb
vdr

A Zed & Two Noughts (Zo kaj du nuloj, tio estas Zoo, tio estas bestoĝardeno) estas filmo de 1985 verkita kaj reĝisorita de Peter Greenaway. Tiu filmo estis la unua kunlaboraĵo de Greenaway kun la fotografiisto Sacha Vierny, kiu plue filmis la verkojn de Greenaway en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, ĝis la morto de Vierny.

La filmo temas pri du zoologoj kiuj, perdinte siajn edzinojn en trafikakcidento, disvolvas obsedon por animala malkomponiĝado.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dekomence okazas akcidento inter aŭto kaj blanka cigno ĉe la pordo de zoo. Estas du viktimoj, la edzinoj de du ĝemeloj zoologaj, nome Oswald kaj Oliver, kaj unu survivintino, nome la ŝoforino Alba Bewick. Sed la historio komplikiĝas, ĉar la realo de la filmo estas okultrompo kaj la fikcio estas pli preciza ol pentraĵo de Johannes Vermeer — kio gravas en la historio.

Venus de Milo (Frances Barber), estas prostitutino kaj rakontistino kiu laboras en la zoo, kaj klopodas rilati kun la ĝemeloj, evidente por ke ili rekuperiĝu el sia perdo. Dume, Oswald kaj Oliver laŭgrade obsesdiĝas je bildoj de kresko kaj dekadenco, rigardante filmetojn pri la origino de vivo kaj kreante tempopasajn filmetojn pri dekomponiĝantaj vivoformoj. Ili komencas per verda pomo, kiun oni mordas kaj kiu putriĝas antaŭ la kamerao.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Andrea Ferreol kiel Alba Bewick
  • Brian Deacon kiel Oswald Deuce
  • Eric Deacon kiel Oliver Deuce
  • Frances Barber kiel Venus de Milo
  • Joss Ackland kiel Van Hoyten
  • Jim Davidson kiel Joshua Plate
  • Agnes Brulet kiel Beta Bewick
  • Guusje Van Tilborgh kiel Caterina Bolnes
  • Gerard Thoolen kiel Van Meegeren
  • Ken Campbell kiel Stephen Pipe
  • Wolf Kahler kiel Felipe Arc-en-Ciel
  • Geoffrey Palmer kiel Fallast

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]