Saltu al enhavo

Aagje Deken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aagje Deken
Persona informo
Naskonomo Agatha Pieters Deken
Naskiĝo 10-an de decembro 1741 (1741-12-10)
en Amstelveen
Morto 14-an de novembro 1804 (1804-11-14) (62-jaraĝa)
en Hago
Tombo Ter Navolging Cemetery, Scheveningen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Sara Burgerhart vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aagje Deken (malsupre) kaj Betje Wolff

Agatha ("Aagje") DEKEN (naskiĝis iam je 1741 en Nieuwer-Amstel - mortis la 14-an de novembro 1804, en Hago) estis nederlanda verkistino.

Aagje Deken estis infano de malriĉaj kamparanoj kaj orfiĝis en la aĝo de tri jaroj. Ŝi estis prenita en la orfejon de la Kolegiata Preĝejo Rhynsburg en Amsterdamo kaj edukita tie. Kelkaj el la poeziaj klopodoj de Deken instigis la amsterdaman literaturan societon Diligentiae omnia zorgi pri ŝia plua edukado. Deken fariĝis kunulino de la poetino Maria Bosch, kiu fariĝis ŝia amikino. Post la morto de Maria Bosch en 1773, Deken komence havis neniun dungadon. En 1777, ŝi estis akceptita kiel kunulino de Betje Wolff (naskita Elizabeth Bekker), vidvino de la reformita predikisto Adrian Wolff kaj mem konata verkistino. Kune kun Betje Wolff, ŝi verkis kelkajn romanojn. Kiel poetino, Aagje Deken distingiĝis precipe per religia kanto. La nederlanda feministino Johanna Naber verkis biografion pri Aagje Deken.

Inter la plej famaj kunlaboroj inter Deken kaj Bekker estas "Sara Burgerhart", "Historie van den heer Willem Leevend", kaj "Wandelingen door Bourgogn" (1789). Ŝi ankaŭ skribis religiajn kantojn. Ŝiaj "Liederen voor den boerenstand" (1804) kaj "Iets voor ouderen en kinderen" (1805) estis alte laŭditaj.

  • 1775 - Stichtelijke gedichten (verkita kune kun Maria Bosch)
  • 1781 - Economische liedjes (verkita kune kun Betje Wolff)
  • 1782 - De Historie van mejuffrouw Sara Burgerhart ", verkita kun Betje Wolff)
  • 1783 - Voorrede voor den tweeden druk (verkita kune kun Betje Wolff)
  • 1784-1785 - Historie van den heer Willem Leevend (verkita kune kun Betje Wolff)
  • 1793-1796 - Historie van mejuffrouw Cornelia Wildschut (verkita kune kun Betje Wolff)
  • 1799 - Mijn offerande aan het vaderland
  • 1804 - Liederen voor den boerenstand
  • 1805 - Liederen voor ouders en kinderen

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]