Aaron Alexandre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aaron Alexandre
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1766 (1766-01-01)
en Kitzingen
Morto 16-an de novembro 1850 (1850-11-16) (84-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ŝakisto • ŝakkomponisto
vdr

Aaron ALEXANDRE (naskiĝinta ĉ. en 1766 je Kitzingen-Hohenfeld, mortinta la 16-an de novembro 1850 en Londono) estis germana ŝakisto. Li originas el rabena familio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La trejnito je la rabeneco elmigris en 1793 en Franclandon kaj iĝis ŝtatano franca dum la Franca revolucio; li entuziasmiĝis pri la proklamita egaleco de ĉiuj. En Francujo li perlaboris la vivon per privataj horoj de la germana lingvo kaj disponigante aparaton ŝaĥludan (turc mécanique). En la jaro 1837 li havis multegajn monŝuldojn kaj saviĝis per libropublikigo. En 1838 ludis li kontraŭ Howard Staunton en 21 konkursoj kaj estis superanta lin. Je la vivofino li transloĝiĝis en Anglion. Li verkis i.a.: »Encyclopédie des échecs« (Parizo 1837), »Collection des plus beaux problèmes d'échecs« (1846).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 1. Leipzig 1905, p. 303 (interrete tie ĉi)