Aaron David Gordon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aaron David Gordon
Gordon A.D2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1856 (1856-06-09)
en Troianiv
Morto 22-an de februaro 1922 (1922-02-22) (65-jara)
en Deganja
Mortokialo laringa kancero
Tombo Deganja
Lingvoj hebrea
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo filozofoverkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aaron David Gordon (en literumo en la jida: גאָרדאָן; en rusa skribo: Аарон Давид Гордон; en la hebrea: אהרן דוד גורדון) (9-an de junio 1856 -22-a de februaro 1922), ofte konata kiel A. D. Gordon, estis kromnomita "La sekulara sanktulo". Gordon estis agrikultura laboristo kaj aktivisto en la cionisma movado, kaj estas konsiderata la ĉefpensulo de la laborista cionismo. Praktike oni traktis lin kiel guruo. Ne nur per la verkoj de sia pensado sed ĉefe laŭ persona ekzemplo, li gvidis la cionismajn pionirojn dum la dua kaj tria alija periodo. Li ankaŭ estas fondinto de morala teorio kiu dum sia vivo kaj poste estis nomata "la labora religio" de siaj samtempuloj. Li penis fortan ideologian influon sur la kreado de la unuaj kibucoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Aaron David Urijevitz (filo de Uri) Gordon estis naskita en vilaĝo en suda Podolio, en la setla zono de la Rusia Imperio (hodiaŭa Ukrainio). Laŭ lia membiografio, liaj gepatroj estis judaj religiaj piuloj, sed estis malproksimaj de religia fundamentismo. A. D. Gordon estis la kvina filo de siaj gepatroj, Uri kaj Deborah, sed kreskis kiel solinfano post kiam ĉiuj liaj fratoj mortis en siaj junaĝoj. Pro tio, liaj gepatroj zorgis pri lia bonfarto kaj li estis traktita kun abundo kaj dorlotado. Gordon estis honesta kaj principa viro; ekzemple, li junule rifuzis, ke liaj gepatroj pagu subaĉetaĵon, por ke li ne estu enirigita en la armeon de la rusa imperio, ĉar tiam la ŝarĝo falos sur alian homon. Li estis poste enirita en la armeon por duonjaro, evento, kiu kaŭzis, ke lia patrino malsaniĝis, kaj estis liberigita post kiam oni observis ke li estas fizike netaŭga.

Gordon akiris sciojn pri Torao dum siaj studoj, dum unu jaro ĉe jeŝivo en Vilno, kaj dum du jaroj en seminario en la urbo Haŝĉivato kaj sendepende. Li sendepende akiris ĝeneralan edukadon kaj sciojn de lingvoj. En juna aĝo li edziĝis al sia kuzino, Feigil Tartakov. La paro havis sep infanojn, el kiuj du pluvivis. Li laboris kiel oficisto kaj administranto dum dudek tri jaroj (1880 - 1903, inkluzive la tempodaŭrojn, kiam li ne laboris) ĉe la agrikultura bieno de barono, kie lia patro estis laborinta antaŭe. En tiu periodo, Gordon kutimis kolekti la cirkaŭintajn junulojn por prelegoj, babiladoj, legadvesperoj kaj eĉ organizis muzikajn vesperojn por ili, la ĉefa afero estis proksimigi korojn al judismo kaj cionismo. Li dediĉis multan energion al la starigo de hebreaj lernejoj en la regiono.

En la lando de Izrael[redakti | redakti fonton]

En 1904, Gordon venis al Palestino, en la aĝo de 48. Gordon rifuzis akcepti klerikan pozicion, kaj kvankam li estis pli maljuna kaj fizike malforta intelektulo, kaj fakte neniam ĝis tiam en sia vivo okupiĝis pri manlaboro, li tenis la sarkilon kaj eklaboris en kamparaj manmetioj, ĉiam strikta pri la estetiko de la rastrado. Grave li tiel gvidis per persona ekzemplo, neniam postulita nek riproĉa, sed sindediĉa al liaj moralaj valoroj per sia praktikado. Gordon laboris kiel dungita kamparano: li unue trovis laboron en Moŝavo Ein Ganim, kie li laboris dum kvin jaroj; li loĝis ankoraŭ tri jarojn en Riŝon Le-Cion (kie mortis lia edzino), kaj poste ekloĝis en Galileo. Li laboris en Erec Israelo dum kelkaj jaroj kaj poste lia edzino, kaj lia filino Yael aliĝis al li. Tamen, kvar monatojn post ilia rekuniĝo, la edzino malsaniĝis kaj mortis. Lia filo, kun kiu li havis seriozajn malkonsentojn pri iliaj konfliktantaj religiaj vidpunktoj, restis en Eŭropo.

En 1905, Gordon partoprenis la unuajn babiladojn, okazigitajn en Petah Tikva, en kiuj formiĝis la fundamentoj de la politika partio Hapoel Hatzair. Sed Gordon forestis de la kunvenoj ĉe kiuj la plano de la partio kaj ĝia fonda asembleo estis starigitaj. La sinteno de Gordon al politikaj institucioj estis ambivalenca, unuflanke li rekonis ilian gravecon kaj aliflanke li malamis "politikadon". De la fondo de Hapoel Hatzair ĝis lia morto, Gordon fakte estis la spirita gvidanto de ĉi tiu partio. Kvankam li estis delegito al la 11-a cionisma kongreso, li okupiĝis pri malmulta politika agado kaj la plej granda parto de lia laboro estis en ideologia diskurso. De tie li praktikis sian influon, helpante la laboristojn kaj pionirojn, kiuj kontaktis lin por konsiloj kaj petoj.

En 1908, Gordon estis inter la hebreaj gardistoj en la vitejoj de Reehovot. Unun tagon, promenante de la stratoj de Jafo, arabaj rabistoj atakis lin, pafis lin kaj ponardis lin. Gordon estis grave vundita kaj kondukita en la Jafan Hospitalon, kie li estis enhospitaligita dum tri semajnoj. Lia severa vundo fare de araboj ne ŝanĝis lian principan pozicion pri la traktado al ili. Li kredis, ke la morala rajto de la judoj al la Tero de Israelo estis akirita per laboro, konstruado kaj produktado kaj ne povis esti realigata per armila forto. Li konservis moderan pozicion pri la traktado kun la araboj ĝis siaj lastaj tagoj. Tamen, post la eventoj de Tel Hai kaj post la murdo de la verkisto Josef Ĥaim Brenner kaj liaj amikoj, li estis dirinte, en junio 1921, ke oni certe deziris pacon kaj amikecon kun la araboj "sed ĉi tiu ne estas la tempo kaj ĉi tio ne estas la maniero".

Komence de 1914, iom antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito, Gordon translokiĝis kun membroj de la grupo Kfar Uria al la Galilea Maro, kaj de tie transloĝiĝis en 1915 al Degania. Dum la milito, multaj el la loĝantoj de la lando suferis pro malsato kaj malabundeco. La otomanaj aŭtoritatoj suspektis, ke la judoj subtenas Brition kaj Francion kaj spionas por ili, kaj obstinigis sian sintenon post kiam la rezista spiona movado Nili estis elmontrita. Dum la mulitfronto antaŭeniris de la sudo, la otomanaj aŭtoritatoj ordonis evakui la judajn loĝantojn de Jafo kaj Tel-Avivo. En ĉi tiu malfacila ekonomia kunteksto, Gordon kritikis la homojn de Degania, kiuj kontraŭis donaci siajn rikoltojn al la rifuĝintoj dum la milito.

Gordon pene laboris en la legomĝardeno kaj vitejo tage, kaj pri pensada verkado nokte. Li ne konsentis ricevi honorarion por siaj artikoloj kaj instruado, ĉar li rifuzis "igi la Toraon fosilo por sia propra vivtenado." Multaj membroj de la Bieno Kinneret kaj la Grupo Degania kutimis konsulti kun li pri siaj personaj aferoj, grandaj kaj malgrandaj. Iuj el la leteroj, kiujn li skribis al siaj tiutempaj amikoj, poste fariĝis klasikaĵoj en la cionisma kulturo. Ekzemple, lia korespondado kun la poeto Rachel, en kiuj ili skribis poemojn unu al la alia.

Gordon estis homo de fido kaj religiobservo de micvoj dum sia tuta vivo, sed fine de sia vivo li moderiĝis kaj restis fidela nur per konservi mitcojn ne farendajn. De 1908 ĝis sia morto, Gordon publikigis kaj multajn kritikajn artikolojn pri aktualaĵoj en la gazetaro de la laborista movada, kaj filozofiajn artikolojn, ekzemple sian faman artikolon: "haAdam ve haTeva" (Homo kaj Naturo). En 1915 li aliĝis al la grupo Degania A., en kiu li vivis ĝis la fino de sia vivo.

Pensado[redakti | redakti fonton]

A.D. Gordon estis tre influita per la saĝeco de judismo: de la Midraŝo, Halaĥo kaj Hagado, kaj aparte de la ideoj de Ĥasidismo kaj Kabalo. Apud tiuj influoj, lia penso korespondas kun ideoj de la rusa verkisto kaj pensulo Lev Tolstoj, kiel ekzemple la teorio de laboro kaj simpleco, same kiel kun multaj ideoj de la penso de Friedrich Nietzsche. Oni devas emfazi, tamen, ke Gordon malkonsentis kun Tolstoj, kritikante lin severe kiel la formadon de la kristana pensmaniero, misgvida kaj misgvidiga en sia opinio. Koncerne Nietzsche - kune kun sia granda aprezo por li kaj lia metodo de laboro, AD Gordon kredis ke multaj el la konkludoj de Nietzsche estis malĝustaj, kaj partiaj de liaj karakteraj trajtoj. Laŭ la opinio de Gordon, la glorekzemplo estas en la karaktero kaj praktiko de Nietzsche la homo-verkisto mem, kaj ne en la konkludoj derivitaj de lia penso - kaj ĉefe en ili la ideo de la "super-homo", esprimante la moralon de la majstroj.

Gordon alliĝis al hebrea literaturo kaj cionismo en progresinta aĝo. Laŭ lia opinio, "ekzila parazitado" kaj malligo al produktiva laboro estas la ĉefa plago kaj la radiko de ĉiu malbono en la vivo de la juda popolo. Laŭ Gordon, la malkonekto al laboro kaŭzas mensan malordon kaj estas parto de la detruo, kiun la ekzilo devigis al la judoj. Li argumentas, ke restarigo el la detruo necesigas renovigon de "porviva laboro" - grava termino en sia pensado:

Laŭ ĉi tio, li klopodis ligi la homojn al manlaboro kaj terlaboro, kiel centra parto de la korekto de la estaĵo. Laŭ lia opinio, ago kaj sperto estas tio, kio ligas la homon kun la nekonataj aspektoj de naturo kaj estaĵo, kie la fonto de vizio, poezio kaj la Sankta Spirito. Li vidis la laboron de la tero kiel sankta valoro ne nur por la individuo, sed ankaŭ por la tuto, kaj kredis, ke ĝi ligos la homojn al la tero kaj donos al ili la pravigon pri ĝia ekzisto en ĝi. Li rekomendis la diraĵon: "La Tero de Israelo estas aĉetita per laboro, kaj ne per fajro aŭ per sango."

Iuj trovas en lia penso sufiĉe similan kaj lanĉan penson pri rabeno Kook, kiu vivis siatempe kaj eĉ enmigris al Israelo tiun jaron. Eblas ankaŭ montri certan similecon en lia pensado al la ideoj de Martin Buber, ekzemple: "Mi-vi-sinteno" kontraŭ "mi-al-mi" sinteno, same kiel rilate al sinteno al Dio.

Lia pensmaniero variis de malespero al espero, kaj li multe penis feliĉigi aliajn kaj ne droni en la melankolio. Li atendis, ke kreiĝos generacio en la lando de idealismaj, moralaj, produktivaj homoj, kun noblaj kvalitoj, kies koroj estu honestaj kaj malfermitaj unu al la alia; sed fine de sia vivo, kvankam li estis sociema homo, li preferis enfermi sin kaj esti sola kun la naturo, seniluziigita de la homa naturo kaj de lia emo al intrigo, memintereso kaj etuleco, kiel esprimis lia letero al la poeto Rachel.

Gordon estis vegetarano pro ideologiaj kialoj. Vegetarismo, kvankam ne grava komponento de lia pensado, estis centra al lia vivstilo - nekutima fenomeno en tiuj tagoj. En la lasta jaro antaŭ lia morto li skribis tiel pri siaj pensoj kaj praktikoj:

Citaĵo
 Vegetarismo, se prenita serioze, estas unu el la unuaj gravaj faktoroj en la realigo de nova sinteno al vivo kaj la mondo en praktiko kaj en agado, la saman novan sintenon, kiun ni serĉas en nia laboro, en nia alproksimiĝo al la naturo kaj en ĉio, kion ni faras por renovigi la vivon. La ĉefa afero estas do la serioza, esenca sinteno al vegetarismo, almenaŭ flanke de vegetaranoj. [...] La sinteno al bestoj, estas la plej fidela, videbla kaj klara pruvilo de nia tuta sinteno al la vivo kaj la mondo tia, kia ili estas, sen escepto. La traktado de la bestoj, kiu ne estas partia, kun kiu ekzistas neniu konto pri pago de rekompenco, neniuj motivoj de profito, de honoro kaj similaj, malkaŝitaj aŭ kaŝitaj, Montras al ni, per la plej lumiga heleco, kun preskaŭ palpebla klareco, kio estas ĉiuj justeco, vero kaj ĉiuj aliaj superaj virtoj, ke ni tiel amas vidi nin, kvazaŭ ni donus niajn animojn al ili. Justeco, vero, ktp, ktp. — kaj buĉi bestojn kaj manĝi ilin! 

Memore kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

En la nomo de Gordon, la junulara movado Gordonia fondiĝis en Galicio en 1925 kaj celis eduki la judan popolon laŭ ĝiaj principoj. La movado funkciis en Pollando, Litovio, Latvio, Rumanio, Serbio, Francio, Ukrainio, Israelo, Argentino, Usono kaj Tunizio. Ĝiaj membroj komencis translokiĝi al Eretz Israelo en 1929. Ĝiaj metilernantoj kaj diplomiĝintoj establis kelkajn kibucojn en la lando de Israelo. Krome fondiĝis la A. D. Gordon lernejo - kies "mi kredas" baziĝas sur la valoroj de A. D. Gordon: "Edukado estas la maniero - la persono estas la celo". Liaj artikoloj estis tradukitaj en 15 malsamajn lingvojn ĝis 1972. Multaj lernejoj tra Israelo nomiĝas laŭ li, same kiel la Akademia Altlernejo de Eduko en Ĥajfo, "Gordon Academio". Stratoj en multaj urboj de Israelo ankaŭ nomiĝas laŭ li.

Por plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Herbert H. Rose, The Life and Thought of A. D. Gordon: Pioneer, Philosopher, and Prophet of Modern Israel, Bloch Pub. Co., 1964. ASIN: B0007DMHN8
  • Ouriel Zohar, La nouvelle mode du théâtre Collectif de A. D. Gordon, in Reeh, Revue Européenne des Etudes Hébraïques, (IEEH) Université de Paris VIII, No. 9, pp. 129–143 (2005).
  • Ouriel Zohar, La veille du 20, pièce collective et intime, à la lumière de la doctrine d'Aharon David Gordon, Tsafon, No. 19-20, pp. 141–164, Université de Lille III Institut d'Histoire des Religions, Lille, 1995.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]