Abĥaza ASSR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Abĥaza SSR)
Abĥaza ASSR
1931 – 1992

aŭtonoma respubliko de Sovetio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
532000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Abĥaza Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, malllonge Abĥaza ASSR (ruse Абха́зская Автоно́мная Сове́тская Социалисти́ческая Респу́блика, abĥaze Аҧснытәи Автономтә Советтә Социалисттә Республика, Apsnitvi Avtonomtu Sovettu Socialisttu Respublika, kartvele აფხაზეთის ავტონომიური საბჭოთა სოციალისტური რესპუბლიკა, Apĥasetis Avtonomiuri Sabĉota Socialisturi Respublika) estis parto de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko apartenanta al Sovetunio.

La Abĥaza ASSR fondiĝis en 1931 kaj ekzistis ĝis 1991. Antaŭ la jaro 1931 la teritorion kovris la Abĥaza Soveta Socialisma Respubliko, kiu havis samajn rajtojn kiel la aliaj respublikoj de Sovetunio, dum la "aŭtonoma" respubliko estis subigita al la kartvela respubliko kaj fakte estis malpli aŭtonoma ol antaŭe.