Abadon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abadon venas el la hebrea lingvo אבדון `avad·dohn, "detruo". En la Apokalipso de Sankta Johano 9:11 tiun vorton oni transskribas al teksto Esperanta kiel "Abadon"; en tiu peco oni parolas pri simbola plago de akridoj kiu havas "reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la greka lingvo li havas la nomon Apolion".

La vorto hebrea signifas "detruo", kaj ankaŭ povas esti "loko de detruo". Ĝi aperas en la hebrea teksto de Malnova testamento kvinfoje; en kvar kazoj, oni uzas ĝin paralele al "tombo", "Ŝeol" kaj "morto". (Psalmo 88:11; Ijob 26:6; 28:22; Sentencoj 15:11.) En ĉi tiuj versikloj la vorto `avad·dohn aludas al procesoj detruaj kiuj sekvas al morto homa, kaj la tekstoj indikas ke la putrigo aŭ la detruo okazas en Ŝeol, la tombo komuna de l' homaro. En Ijob 31:12 `avad·dohn estas la efiko malbona de l' agado adulta. Ijob diris: "Tiu [la agado adulta] estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo [`adh-'avad·dohn], kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus" (komparu al: Sentencoj 6:26-28, 32; 7:26, 27.)

Kontraste, en Apokalipso 9:11 la vorto "Abadon" estas uzata kiel nomo de l' "anĝelo de la abismo". La nomo greka koresponda, "Apolion", signifas "Detruanto". Dum la 19-a jarcento oni pruvis montri ke tiu teksto diris profete pri homoj kiel la Imperiestro Vespasiano, Muhammad kaj eĉ Napoléon Bonaparte, kaj, ĝenerale, oni kredis ke tiu estis anĝelo "Satanana". Sed oni devas pripensi ke en Apokalipso 20:1-3 oni prezentas al anĝelo kiu havas "la ŝlosilon de la abismo" kiel reprezentanto de Dio venante de l' ĉielo, kaj, anstataŭ esti "Satanana", li arestis Satanon kaj lin ĵeti en abismon.

Utilaj ligiloj (aŭtomataj tradukoj esperante)