Saltu al enhavo

Abalako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abalako
(Абалак)
vilaĝo
Oficiala nomo: Абалак
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tobolska distrikto
kampara municipo Abalaka kampara municipo
Ŝoseo 71N-1603
Rivero Irtiŝo
Situo Abalako
 - koordinatoj 58° 07′ 47″ N 68° 35′ 51″ O / 58.12972 °N, 68.59750 °O / 58.12972; 68.59750 (mapo)
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 626125
ОКТМО 71642405101
OKATO 71242805001
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3456
Situo kadre de Rusio
Situo kadre de Rusio
Situo kadre de Rusio
Situo kadre de Tjumena provinco
Situo kadre de Tjumena provinco
Situo kadre de Tjumena provinco
Vikimedia Komunejo: Abalak
Map

Abalako (ruse Абалак, Abalak) estas vilaĝo en Tobolska distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Abalaka kampara municipo (ruse Абалакское сельское поселение). Ĝia precipa vidindaĵo estas la Oranta Abalaka monaĥejo, famiĝinta pro la miraklofara Abalaka ikono de Dipatrino, kaj la amuzejo "Abalako".

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Abalako situas ambaŭflanke de la rivero Irtiŝo (plejparte oriente de ĝi, sur la alta dekstra bordo), kiu limas ĝin okcidente kaj sude. Norde ĝin preteriras ŝoseo 71N-1603, nordokcidente situas vilaĝo Preobraĵenka, sudoriente troviĝas vilaĝo Zagvazdino.

Ĉirkaŭ Abalako
Preobraĵenka
Irtiŝo Abalako
Arapovskaja
rivero Komarica
Irtiŝo Zagvazdino

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Loĝantaro de Abalako
2010[1] - - - - - - - -
806 - - - - - - - -

Estas diversaj versioj de origino de tiu ĉi loknomo, evidente tjurkdevena[2]:

  • Jabalak (kiel ĝin prononcis tobolaj tataroj kaj rusaj kamparanoj) — strigogufo, do eble temas pri abundeco de tiuj ĉi birdoj en ĉirkaŭaj arbaroj.
  • Jabaluk — "enŝlosita, fortikaĵo", do tio aludas ke Abalako estis fortikaĵo, al kiu ĥano Kuĉum sendis sian familion atendante alvenon de Jermak.
  • Avalak — "dezerta, izolita";
  • Jabala (pli ĝuste Jabalak) — kromnomo de loka reganto, filo de ĥano Mar, ial nomita strigo;
  • Jabala — nomo de riĉa kaj pova tataro, laŭ legendo, spertinta miraklojn de la Abalaka ikono de Dipatrino kaj konvertiĝinta al kristanismo.

Eklezia historiisto Aleksandr Sulockij konkludis ke la plej kredindaj estas versioj rilataj al nomoj de tataraj regantoj, ĉar nomi tiel setlejojn estis tatara tradicio[2].

La vilaĝo ekzistis jam antaŭ alveno de la rusoj. Kiam Jermak atakis Iskeron, ĥano Kuĉum sendis al Abalako sian familion. Poste lia parenco Mametkul atakis apud Abalako kozakojn, venintajn al apuda lago por fiŝkaptado, kaj mortigis 19 el ili. Poste en Abalako ekloĝis rusoj dum tataroj foriris al apudaj vilaĝoj[2].

La vilaĝo estas menciita jam en leteroj de la 25-a de januaro 1622 kaj la 20-a de septembro 1624, senditaj al ĉefepiskopo Kipriano je la nomo de la caro Miĥail Fjodoroviĉ. En la registro (ruse дозорная книга) de 1623 estas menciita la Transfiguriĝa preĝejo kaj ties tombejo (ruse погост). La preĝejo havis alkonstruaĵon de Miĥail Maleinen, ĉiela aŭspicianto de Miĥail Fjodoroviĉ, do evidente ĝi estis konstruita inter 1613 kaj 1623. Tiujare en la setlejo jam staris 4 kortoj de klerikoj kaj 16 kortoj de kamparanoj[3].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Sur la madekstra bordo de Irtiŝo troviĝas fiŝbredejo kaj vilaĝeto de ties kunlaborantoj — vilaĝo Ribozavodnij (ruse Рыборазводный, do Fiŝbredeja). Ĝi estas apartigita de la ĉefa parto de la vilaĝo per larĝa rivero, ponto mankas, do komunikado eblas nur per pramo aŭ vintra glacivojo. Surtere la sola komunikilo estas grunda vojo, kondukanta sudokcidenten tra vilaĝo Arapovskaja al la ŝoseo 71A-1601. La vojo estas malstabila kaj post pluvoj iĝas neveturebla. Sur la dekstra bordo supren kondukas grunda vojo, ĉirkaŭveturanta la vilaĝon oriente, kaj ligna ŝtuparo 170 metrojn longa[4].

La vilaĝo estas konektita al gasdukto kaj 80% de la domoj uzas gason por hejtado kaj kuirado. Funkcias kulturdomo, biblioteko, mezlernejo, infanĝardeno "Spiketo" (ruse Колосок, Kolosok) por pli ol 60 infanoj[5].

Oranta Abalaka monaĥejo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Oranta Abalaka monaĥejo.
La Oranta Abalaka monaĥejo, 2013.

La ĉefa vizitindaĵo de la vilaĝo estas la Oranta Abalaka monaĥejo, la vira monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, fondita en 1783 surbaze de tri preĝejoj, unua el kiuj estis konstruita en 1637, kaj famiĝis danke al la miraklofara Oranta ikono, malaperinta en la 1920-aj jaroj kaj prezentata nur de kopioj.

En 1924 la monaĥejo estis fermita. Tie funkciis transita prizono de NKVD. De januaro ĝis aŭgusto 1927 tie troviĝis provizora anstataŭanto de la patriarko, metropolito de Kolomno kaj Kruticko Pjotr (Polanskij)[6].

En 1989 komenciĝis transdonado de la monaĥejo al la Rusa Ortodoksa Eklezio. La 20-an de marto 1990 la Sankta Sinodo aprobis malfermon de la monaĥejo. En 1992–1994 ĉiuj konstruaĵoj kaj terenoj estis redonitaj al la eklezio. La pastro-arkimandrito iĝis la episkopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij (Kapalin)[7].

En 2023 en la monaĥejo estis 34 membroj, inkluzive de 12 pastroj, 1 asketa diakonmonaĥo (ruse схииеродиакон), 2 diakonmonaĥoj, 7 monaĥoj, 2 novic-monaĥoj (ruse инок), 10 novicoj. Ĉiutage en la Oranta preĝejo okazas liturgio[8]. La 2-an de aŭgusto je la templofesto okazas jara kunveno de la monaĥoj de la Tobolska-Tjumena eparĥio[6].

Amuzejo "Abalako"

[redakti | redakti fonton]
"Mezepokaj batalantoj" en la amuzejo "Abalako", 2021.

La amuzejo "Abalako", konstruita en 2008, troviĝas en la suda parto de la vilaĝo, surborde de Irtiŝo, ducent metrojn for de la monaĥejo. Tio estas imitaĵo de tradicia rusa ligna fortikaĵo, ĉirkaŭita de alta barilo kaj fosaĵo, kun ponteto kondukanta al traveturebla turo. Sur ĝia teritorio troviĝas hotelo, restoracio, banejo, pluraj skulptaĵoj, kioskoj, laŭboj ktp. Ĉio estas farita el ligno kaj referencas al la vivo de rusaj siberianoj en la 16-a — 18-a jarcentoj kaj al rusaj fabeloj kaj tradicioj[9]. La skulptaĵojn faris tobolska lignoĉizisto Valentin Jermakov[10].

Ekde 2009 ĉiujare okazas festivalo de historia rekonstruado "Abalaka kampo" (ruse Абалакское поле), kadre de kiu dum tri tagoj en la fortikaĵo kaj ĝia ĉeborda tereno okazas bataloj, dancado, kantado ktp. Gastoj povas loĝi en la hotelo aŭ en propraj tendoj, starigataj sur apuda tereno[11][12].

La amuzejo ofte servas kiel filmejo dum kreado de filmoj, ligitaj al rusaj fabeloj kaj historio. En marto kaj junio 2022 tie estis filmata rusa fabelo "Laŭ ezoka ordono" (ruse По щучьему велению)[9][13].

En oktobro 2022 oni anoncis ĝian vendon kaj la 1-an de decembro 2022 la amuzejo estis fermita[14]. En marto 2023 ĝi estis vendita al la tjumena kompanio "Siberia Travel"[15]. Komenciĝis rekonstruado kaj renovigado, kiuj devos finiĝi ĝis la fino de 2026[16].

Fiŝbredejo

[redakti | redakti fonton]
Fiŝbredejo, 2013.

La fiŝbredejo, establita en 1975, nomiĝas la Abalaka Eksperimenta Fiŝbredejo de la Malsupra-Oba filio de la Federacia Ŝtata Buĝeta Entrepreno "Ĉeffiŝakvo" (ruse Абалакский экспериментальный рыборазводный завод Нижне-Обского филиала ФГБУ «Главрыбвод»). Ĝi bredas fiŝetojn de acipensero, sterledo, koregonoj ks. Funkcias 300 akvejoj, ĉiu kun areo po 4 m2. Ĉiu fiŝo, produktanta la fiŝetojn, havas personan blaton en la korpo, ĝia posteularo spureblas genetike. Ĉiujare al Irtiŝo estas ellasataj kelkaj milionoj da fiŝetoj, kion pagas naftaj, metalurgiaj kaj aliaj entreprenoj, leĝe devigataj rekompensi damaĝojn kiujn spertas la naturo pro ilia funkciado[17][4].

Lernejo, 2012.

En 1876 en la Oranta Abalaka monaĥejo malfermiĝis bazlernejo por indiĝenoj (ruse инородческая школа), en kiu lernis infanoj de ĥantoj, nenecoj kaj tataroj. Ĉion pagis la monaĥejo. La infanoj lernis lignaĵistan, tornistan, seruristan, tajloran kaj ŝuistan metiojn, plektadon de sakformaj kaptoretoj, brikfaradon. En 1805 la lernejo estis transformita je meznivela lernejo (ruse училище)[18].

En 1872 en la vilaĝo malfermiĝis popola bazlernejo (ruse начальное народное училище), en kiu lernis 3 120 homoj el 23 vilaĝoj. En 1874 estis konstruita lernejo de la Ministerio de Popola Klerigado (ruse министерская школа). En 1884 ekfunkciis trijara paroĥa lernejo (ruse церковно-приходская школа), lokita en domo de pastro. En 1917 ĝi nomiĝis vilaĝa bazlernejo de la Ministerio pri Internaj Aferoj kaj troviĝis en la ĉefpastra domo[18].

En 1923 en internulejo, establita en la monaĥejo, ekfunkciis kvarjara vilaĝa lernejo. En 1933 ĝi estis translokita al eksa gastejo por pilgrimantoj. Komence de la 1930-aj la lernejo estis sepjara, ekde 1938 ĝi estis mezlernejo kaj en 1941 finis lernadon la unua 9-jara grupo. Samjare la programo estis reduktita ĝis 7 lernojaroj, do sekva 9-jara grupo finis lernadon nur en 1957. Dum kaj post la Dua mondmilito duonon de la lernejo okupis orfejo[18].

La 17-an de marto 1959 oni decidis establi en lernojaro 1959–1960 lernejon-internulejon — surbaze de mezlernejo kaj sidejo de la maŝina-traktora stacio (MTS). Ĝia unua direktoro iĝis Miĥail Tiĥonoviĉ Ŝeveljov, veterano de la Dua mondmilito. En la lernejo-internulejo estis 302 lernantoj. La knaboj lernis en lignaĵista kaj serurista sekcioj, la knaboj lernis kudradon, do multaj mebloj, litaĵoj ks estis faritaj de la infanoj mem. Funkciis kordorkestro, kina sekcio. La lernejo havis propran agrokulturejon, kie infanoj plantis maizon kaj beton, bredis kokidojn. En 1968 la lernejo-internulejo estis transformita je mezlernejo, kies direktoro de 1973 ĝis 1990 estis Nikolaj Aleksandroviĉ Zmanovskij. En 1990–1996 la direktoro estis Boris Vitaljeviĉ Perminov. Estis kreita lerneja muzeo, iniciita de Maria Spiridonovna Zjatkova kaj Maria Ivanovna Perminova kaj ricevinta la 7-an de novembro 1992 oficialan statuson[18].

La 31-an de januaro 2007 malfermiĝis nova sidejo de la lernejo[18]. Samjare sur ĝi aperis memortabulo omaĝe al Miĥail Nikitiĉ Veŝkurcev kaj starigita "lernotablo de la heroo". Li lernis kaj instruis tie, estis la direktoro, poste prezidanto de kolĥozo kaj deputito de la 22-a Kongreso de KPSU, Heroo de Socialisma Laboro[19].

La lernejo estas destinita por 106 infanoj, en 2020 en ĝi estis 158 lernantoj. Ĝi akceptas ankaŭ infanojn el apudaj vilaĝoj Preobraĵenka, Jepanĉina, Zagvazdino, venantajn per lernejaj busoj[20].

En kulturo

[redakti | redakti fonton]

En 2013 en la ŝtata registro de selektitaj agrokulturaj plantoj estis listigita printempohordeo Abalak, selektita de sciencistoj de la Tjumena Agrokultura Universitato[21][22].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2014-05-17. Alirita 2014-05-10 .
  2. 2,0 2,1 2,2 Сулоцкий, А.И.. (2000) О церковных древностях Сибири (ruse), p. 110. ISBN = 5-93020-068-8.
  3. Манькова, И. Л. (2021). “Православный ландшафт села Абалакского в XVII в.”, Вестник Екатеринбургской духовной семинарии (ru) (35), p. 123. doi:10.24412/2224-5391-2021-35-116-140. Alirita 2024-12-08.. 
  4. 4,0 4,1 Анна Щербинина (2018-07-26) С мечтой об осетре-великане (ruse). Советская Сибирь. Alirita 2024-11-18 .
  5. Полина Меркулова (2020-03-12) Со столичным размахом (ruse). Советская Сибирь. Alirita 2024-11-18 .
  6. 6,0 6,1 (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 73–74. ISBN = 978-5-9903429-1-0.
  7. Абалакский Знаменский монастырь (ruse). Drevo-info.ru. Arkivita el la originalo je 2024-06-18. Alirita 2024-10-21 .
  8. (2023) “Монашеская жизнь в Тобольско-Тюменской епархии”, Сибирская православная газета (ru) (3). Alirita 2024-10-23.. 
  9. 9,0 9,1 Наталья Юрьева (2022-07-10) В Абалаке открыли Сказочную поляну (ruse). Tobolka.ru. Arkivita el la originalo je 2023-12-07. Alirita 2024-12-24 .
  10. Нина Баринова (2022-04-13) Тобольский скульптор дарит сказку землякам и туристам (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2024-12-25. Alirita 2024-12-25 .
  11. Елена Аталыкова (2022-07-29) В Тобольске решили возродить фестиваль «Абалакское поле» (ruse). FederalPress. Arkivita el la originalo je 2022-08-12. Alirita 2024-12-25 .
  12. Анна Щербинина (2023-07-10) На «Абалакское поле» приехали 150 реконструкторов (ruse). Tobolka.ru. Arkivita el la originalo je 2024-04-13. Alirita 2024-12-24 .
  13. В тюменском селе снимается фильм-сказка «По щучьему велению» (ruse). Regnum (2022-03-25). Alirita 2024-12-24 .
  14. Крупный тюменский туркомплекс «Абалак» закрыт. Компания не принимает гостей (ruse). Nash Gorod (2022-03-25). Arkivita el la originalo je 2022-12-04. Alirita 2022-12-02 .
  15. Евгений Тимофти (2023-03-21) Загородный комплекс «Абалак» опроверг информацию о своем закрытии (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2023-03-21. Alirita 2024-12-25 .
  16. Нина Баринова (2024-12-17) Туркомплекс «Абалак» под Тобольском реконструируют в 2026 году (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2024-12-25. Alirita 2024-12-25 .
  17. Денис Новиков (2024-07-03) Абалакский экспериментальный рыбозавод пытается сохранить обского гиганта Абалакский рыбозавод выпустит в Иртыш и Обь 4 млн мальков краснокнижного осетра (ruse). Yamal-media. Alirita 2024-11-19 .
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 Клара Кутумова (2019-02-01) История, написанная мелом (ruse). Советская Сибирь. Arkivita el la originalo je 2024-12-08. Alirita 2024-11-18 .
  19. Клара Ларина (2019-05-23) Красная звезда, золотой серп и фото с Гагариным (ruse). Советская Сибирь. Arkivita el la originalo je 2019-08-29. Alirita 2024-11-18 .
  20. Алексей Гилёв (2021-09-09) Абалакский дайджест (ruse). Советская Сибирь. Arkivita el la originalo je 2024-11-18. Alirita 2024-11-18 .
  21. Ячмень яровой Абалак (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-12-04. Alirita 2024-12-04 .
  22. Логинов, Ю. П.; Казак А. А., Якубышина Л. И. (2016). “Импортозамещение зерновых культур в Тюменской области”, Вестник Алтайского государственного аграрного университета (ru) 7 (141). Alirita 2024-12-04.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]