Abancourt (Nordo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Abancourt (Oise) kaj Abancourt (stacidomo).
Abancourt
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Cambrai
Kantono Cambrai-Ouest
INSEE kodo 59001 [+]
Poŝtkodo 59268
Kodo laŭ INSEE 59001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 459  (2021) [+]
Loĝdenso 81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 14′ N, 3° 13′ O (mapo)50.2341666666673.2133333333333Koordinatoj: 50° 14′ N, 3° 13′ O (mapo) [+]
Alto 36 m - 70 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,67 km² ( 567 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Abancourt (Nord)
Abancourt (Nord)
DEC
Abancourt
Abancourt
Situo de Abancourt
Abancourt (Francio)
Abancourt (Francio)
DEC
Abancourt
Abancourt
Situo de Abancourt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abancourt (Nord) [+]
vdr

Abancourt, prononco [abɑ̃kuʁ] (Pri tiu ĉi sono aŭskulti), estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 432 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Abancourt.
Blazono de Abancourt.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Abancourt estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Cambrai. Ĝi do situas kerne de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.

Abancourt etendiĝas sur 5,67 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum resaniĝa restado en 1916, Adolf Hitler pentris akvarelon sur la portalo de la farmodomo Vilain, en la malsupra strato. Tiu portalo estis detruita dum loka batalo en 1918, sed la akvarelo ankoraŭ ekzistas.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Françoise Laine, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Administrado[redakti | redakti fonton]

Abancourt apartenas al la kantono Cambrai-Ouest, kies ĉefurbo estas Cambrai. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]