Abarao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abarao

Abarao (portugale Abará) estas buleto de sentegumentitaj muelitaj semoj el nigraokula vigno kuiritaj en akva bano envolvita en bananfolio. Ĝi estas tipa plado de afrika kuirarto kaj bahia (Bahio, Brazila ŝtato) kuirarto. Ĝi ankaŭ estas parto de la rita manĝaĵo de Kandombleo.[1] Ĝi estas farita per la sama pasto kiel tiu de la akaraĵeo: la sola diferenco estas, ke la abarao estas kuirita, dum la akaraĵeo estas fritita en varma palmoleo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La portugalingva "Abará" devenas de la joruba lingva termino aba'ra.[2]

Preparado[redakti | redakti fonton]

La preparado de la pasto estas farita per nigraokulaj semoj, kiuj devas esti dispecigitaj en muelejo en grandajn pecojn kaj trempitaj en akvo por malfiksi la ŝelon. Post forigo de la tuta ŝelo, ĝi denove pasas en la muelejo. Ĉi-foje oni obtenas tre maldikan paston. Al ĉi tiu pasto aldoniĝas kradrita cepo, salo, sekigita salikoko kaj palmoleo.

Kiam ĝi estas rita manĝaĵo, iom da salikoka pulvoro estas aldonita, kaj kiam ĝi estas parto de bahia kuirarto, sekaj fumaĵitaj salikokoj antaŭe brogitaj por forigi la salon estas metitaj.

Ĉi tiu pasto devas esti envolvita per malgrandaj pecoj de bananuja folio, simile al la procezo uzata por fari acaçá, kaj ĝi devas esti vaporumita en akva bano. Ĝi povas esti manĝata pura, sed kutime oni manĝas ĝin kun salikoko, karuruo, vatapao kaj tomata salato, kaj, por tiuj, kiuj ŝatas ĝin, kapsiketa saŭco, tiu normale tre akra.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopédia Nordeste — "Dicionário do Folclore Brasileiro, Câmara Cascudo, Ediouro
  2. CUNHA, A. G. Dicionário etimológico Nova Fronteira da língua portuguesa. Rio de Janeiro. Nova Fronteira. p. 2.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abará en la portugala Vikipedio.