Abatejo Banz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Elaera foto de la iama monaĥejo Banz
Interno de la Kirko Sanktaj Petro kaj Dionizio

La Abatejo Banz (germane: Kloster Banz), nun konata kiel Kastelo Banz (germane: Schloß Banz), estas iama benediktana monaĥejo. Ekde 1978 ĝi apartenas al la urbo Bad Staffelstein.

Historio[redakti | redakti fonton]

La abatejo estis fondita ĉ. la jaro 1070 fare de grafino Alberada de Schweinfurt kaj sia edzo, grafo Hermann de Habsberg-Kastl; ĝis la sekularigado de 1803 ĝi estis la plej maljuna monaĥejo sur la supra majna regiono.

En la malfrua mezepoko kaj ĝis 1575 nur membroj de la nobelaro estis akceptitaj kiel monaĥoj.Post la Tridekjara milito la abatejo devis esti rekonstruita. La abatoj Eucharius Weiner kaj Kilian Düring komisiis Johann Leonhard Dientzenhofer kaj - post lia morto en 1707 - lian fraton Johann Dientzenhofer. Konstruo komenciĝis en 1698. La belega kirko, konstruita en barokstilo, estis konsekrita en 1719. La interno estas neatendite konstruita: ne en ortanguloj, sed kun serio de tripunktoj. La ĉefaltaro, la ĥorejo kaj la statuoj de sanktuloj en la preĝejo kaj sur la fasado estas de Balthasar Esterbauer; la plafonaj freskoj estas de Melchior Steidl. La ĥorejseĝaro estis farita fare de la kortega ĉarpentisto kaj ebonisto de Schönborn, Johann Georg Nesstfell.

En la dua duono de la 18-a-jarcenta la monaĥejo de Banz estis konata ĉie en la Sankta Romia Imperio kiel loko de katolika klerismo kaj pro la klereco de ĝiaj monaĥoj. Tio tamen ne malhelpis la sekularigadon kaj dissolvon en 1803.

Post la dissolvo[redakti | redakti fonton]

En 1813 duko Vilhelmo de Bavario akiris la antaŭan abatejareon; poste estiĝis la nomo Kastelo Banz. En 1933 duko Ludoviko Vilhelmo de Bavario vendis la konstruaĵojn al la Komunumo de la Sanktaj Anĝeloj (Gemeinschaft von den heiligen Engeln), ordeno dediĉita al la spirita prizorgo de elmigrintaj germanoj.

Ekde 1978 la antaŭa monaĥejo estas en la posedo de la Fondaĵo Hanns Seidel, organizo proksime asociita kun la partio Kristan-Sociala Unio en Bavario kaj estas utiligita kiel konferencejo kaj (plu)giganta kleriĝejo. Ĝi ankaŭ gastigas en eta muzeo kolekton de fosilioj kaj aliajn strangaĵojn, kiel ekzemple egiptajn mumiojn.

La biendomo de la antaŭa monaĥejo, inkluzive de vastaj arbaroj, hodiaŭ estas posedata fare de la plej aĝa filino de duko Max Emanuel, Sophie de Liĥtenŝtejno).

Artoj kaj muziko[redakti | redakti fonton]

En Banz laboris la fama komponisto Valentin Rathgeber.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La tradiciriĉa muzeo troviĝas hodiaŭ en la t.n. Konsilista alo (germane: Konsulentenbau) kaj donas per ne malpli ol tri daŭraj ekzipozicioj interesajn enrigardojn en la kosmon de Banz. Certe spekteblas de tempo al tempo ankaŭ nedaŭraj ekpozicioj.

Kolekto de petraĵoj[redakti | redakti fonton]

La historia petraĵkolekto faritis inter 1814-57 de la juristo Carl Theodori kaj de la katolika pastro Augustin Geyer. Ekde tiam ĝi restis kvazaŭ neŝanĝita. La kolekto montras petrigitan superrigardon pri la vivo en la iama surloka Ĵurasio-pejzaĝo antaŭ ĉ. 200 milionoj da jaroj. Plurnombraj kaj tre bone konserviĝintaj elmontritaĵoj - fiŝsaŭroj, mar-krodokiloj, flugsaŭroj, fiŝoj, krinoideoj, amonitoj kaj belemnoideoj fascinas junajn kaj maljunajn vizitantojn.

La plej altvalora objekto de tiu ĉi kolekto kaj de la tuta muzeo estas la 2.10 metrojn longa ŝtonigita skeleto de fiŝsaŭra krano. La plej grando siaspece en tuta Eŭropo. Al tio dediĉis la verkisto Joseph Victor von Scheffel du poemojn: Bericht vom Meerdrachen kaj Der Ichthyosaurus.

Orienta kolekto[redakti | redakti fonton]

La sekcio orienta estas sumo da vojaĝmemoraĵoj, por kiuj oni faris kuriozaĵkabineton en la orienta stilo. Ĝi estas de duko Maksimiliano, la patro de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario. Ties avo duko Vilhelmo akiris en 1814 la Banz-abatejon kiel someran rezidejon. En 1838 duko Maksimiliano ekvojaĝis dum pluraj monatoj en Levantenion kaj la kunportitaĵojn li montrigis pli poste en Banz. Krom malnovaj malnovegiptaj objektoj (ekz. tombaj donacoj) videblas ankaŭ virina mumio el la 7./6.-aj jarcentoj kaj ĉ. 4 metrojn longa nilkrokodilo.

Historia muzeo[redakti | redakti fonton]

Ekde marto 2011 nova daŭra ekpozicio pliriĉigas la tuton, per kiu la historio de la monaĥejo kaj la ekfloro de benediktana vivo de dum la 18-a jc montratas. Sed ankaŭ la nuna utiligo kiel kleriga centro dokumentatas. En la 18-a jc Banz estis centro de sciencoj danke al la antaŭlaboroj de abato Gregor Stumm. Al la intelektuloj enmonaĥejaj helpis bonega infrastrukturo (biblioteko, naturalaĵ- kaj monerkabinetoj). Gravis ankaŭ ekz. Johann Baptist Roppelt kiu verkis diversajn enkondukojn en matematikon kaj aliaj lernolibrojn pri registrado da havaĵoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Banz Abbey en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]