Saltu al enhavo

Abatejo Eldena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Eldena
monaĥejo
bierfarejo
ruino Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 12-a jarcento
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Greifswald
Situo
Geografia situo 54° 5′ 21″ N, 13° 27′ 8″ O (mapo)54.089213.452219444444Koordinatoj: 54° 5′ 21″ N, 13° 27′ 8″ O (mapo) [+]
Abatejo Eldena (Germanio)
Abatejo Eldena (Germanio)
DEC
Situo de Abatejo Eldena
Map
Abatejo Eldena
vdr
okcidenta vido de la ruina kirko de Eldena

Monaĥejo Eldena (latine: Abbatia Hilda, germane: Kloster Eldena) estas ruino de eksa cistercia komplekso en Eldena, urbokvartalo de Greifswald, Germanujo.

Fondis ĝin monaĥoj en 1199 ĉe enfluo de la rivero Hilda (poste Ryk). De tie ekis la setlado de la urbo Greiswald ekde la mezo de la 13-a jarcento. Dum la Tridekjara milito ĝi ege damaĝitis kaj komenciĝis kaduko ĝia. En la 17-a jarcento oni uzis ties brikojn por remparaj restaŭradoj kaj eĉ universitatanoj partoprenis tian barbaran agadon por siaj konstruaj celoj. Detruon kompletan malhelpis la pentristo Caspar David Friedrich kiu atentigis pri la bedaŭrinda stato de la restaĵoj kaj sekve en 1828 ĝi iĝis protektota objekto. Ĉirkaŭen oni kreis parkon kiu ĝis hodiaŭ invitas al romantikaj promenoj.

Inter 1926 kaj 1927 okazis surloke sciencaj elfosadoj por trovi originalajn aĵojn; la t.n. Eldena-bierkelo rezultiĝis, kiun utiligis jam la antaŭreformaciaj frokuloj. Ĝis 1932 bierfarejo surloka funkciis. En niaj tagoj gastis kele malofta speco de kiropteroj. La ruino kun siaj ĉirkaŭaĵoj gravas kiel scenejo dum paskaj festivaloj de Theater Vorpommern aŭ ĝi kulisas por mezepokaj festoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]