Saltu al enhavo

Abatejo Kaisheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Kaisheim
monaĥejo
religia komunumo Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1135
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Kaisheim
Situo
Geografia situo 48° 46′ 2″ N, 10° 47′ 54″ O (mapo)48.767310.7983Koordinatoj: 48° 46′ 2″ N, 10° 47′ 54″ O (mapo) [+]
Abatejo Kaisheim (Germanio)
Abatejo Kaisheim (Germanio)
DEC
Situo de Abatejo Kaisheim
Map
Abatejo Kaisheim
vdr

La Imperia Abatejo de Kaisersheim (en germana: Reichsstift KaisersheimKloster Kaisersheim), estis cisterciana monaĥejo en Kaisersheim (nuntempe Kaisheim), Bavario, Germanio.

Kiel unu el la 40 memregantaj imperiaj abatejoj de la Sankta Romia Imperio, Kaisersheim estis praktike sendependa ŝtato. Ties abato havis sidlokon kaj voĉdonrajton en la Imperia Dieto kie li sidis sur la Benko de Prelatoj de Svabio. Je la tempo de ties senreligiigo en 1802, la Abatejo kovris 136 kvadratajn kilometrojn kaj havis 9 500 - 10 000 anojn.[1]

Poste la areo estis uzata por militistaj celoj, hejmo de franciskanoj, prizono kaj nun muzeo kaj hejmo de justicaj instancoj.