Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Sankta Aŭgusteno
kristana preĝejo • pereinta konstruaĵo • monastery ruins [+]

Koordinatoj51° 16′ 41″ N, 1° 5′ 18″ O (mapo)51.2781277777781.0882055555556Koordinatoj: 51° 16′ 41″ N, 1° 5′ 18″ O (mapo)
Areo0,08 km² (8,42 ha) [+]

Estiĝo598
PoŝtkodoCT1 1TF [+]

Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury) (Britio)
Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury) (Britio)
DEC

Map
Abatejo Sankta Aŭgusteno

Vikimedia Komunejo:  St Augustine's Abbey, Canterbury [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Parto de la ruinoj de Abatejo Sankta Aŭgusteno

Abatejo Sankta Aŭgusteno estis benediktana abatejo en Canterbury, Kent, tuj oriente de la katedralo.

Ĝi estis fondita de Aŭgusteno de Canterbury, la unua ĉefepiskopo de la urbo, ne longe post lia alveno al Kent en 597, tuj ekster la tiutempaj urbomuroj de Canterbury. La abateja preĝejo estis la tombejo de la reĝoj de Kent kaj ĉefepiskopoj de Canterbury. Inter la jaroj 670 kaj 710 Adriano de Canterbury estis la abato.

En 978 pli granda konstruaĵo estis dediĉata al Sankta Dunstan kaj dum la sekvantaj jarcentoj estis tiom da ŝanĝoj ke antaŭ 1100 restis preskaŭ nenio el la originala anglosaksa abatejo. Post incendio en 1168 estis iomete da rekonstruo. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj okazis pligrandigo. En 1392 la abatejo estis difektita de tertremo.

La abatejo enhavis gravan bibliotekon, kiu en 1500 posedis pli ol 1,500 librojn, el kiuj multaj estis kreataj en la abateja skribejo.

En 1535 la enspezo de la abatejo estis pli ol 1,730 pundojn. En 1538 Henriko la 8-a (Anglio) fermis la abatejon, kaj poste okazis multe de malkonstruado, kvankam parto de la abatejo iĝis palaco por Anna de Kleve, la kvara edzino de Henriko la 8-a. Post ŝia morto la palaco estis luata al pluraj nobeloj, verŝajne ĝis 1703 kiam tempestego multe difektis ĝin.