Abatejo de Sankta Albano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Plena vidaĵo
Relikvokesto de Sankta Albano en la katedralo

La abatejo de Sankta Albano (oficiala angla nomo de la katedralo: The Cathedral Church of St Albans[1] en Hertfordshire en Anglujo – 35 kilometrojn norde de Londono – estis fondita en la jaro 793 honore al la unua kristana martiro de Anglujo, la romia soldato Albano (Albano de Anglujo), kaj estis en la mezepoko unu el la plej riĉaj kaj potencaj monaĥejoj en Britujo.

Graveco kaj antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Post la normana konkero de Anglujo fare de Vilhelmo la 1-a oni enpostenigis novan abaton. La anglosaksa abato Frithrig (Frederiko) post longaj kvereloj kun la reĝo finfine rezignis en 1077, translokiĝis al Ely kaj mortis. Oni ebenigis la malnovan preĝejon.

La unua abato de la normana epoko devenis – kiel ofte je ĉi tiuj fruaj normanaj preĝejofondoj – el la regiono de Francujo, el kiu ankaŭ devenis Vilhelmo, el Normandujo. Ĉefepiskopo Lanfranc venigis abaton Paŭlo (1077–1094) de la monaĥejo Sankta Stefano en Caen. La modelo de ties preĝejo estas sentebla je Sankta Albano. Sub abato Paŭlo la ordena vivo ekfloris, kaj sub li kaj lia posteanto Riĥardo de Aubigny (1097–1119) ekestis pliiĝanta nombro de religiaj fondaĵoj. Per entute ok priorejoj Sankta Albano fariĝis la monaĥejo kun la plej multaj dependaj filioj.[2]

La vojmontraj arĥitekturaj kreaĵoj de Normandujo efikis sur la tutan okcidentan randon de Eŭrazio, sed nenie tiel intense kiel en Anglujo. La normana preĝejkonstruo tie eĉ estis la ununura radiko por romanika arĥitekturo.[3] Kvar katedraloj en Anglujo apartenas al la „normana konstruskolo“: Canterbury, St Albans, Ely kaj Peterborough.

Sankta Albano fariĝis ĉefa monumento de frua romanika stilo en Anglujo. Post krudaj, pezaj komencoj en Anglujo ekestis en Anglujo ankoraŭ en la 11-a jarcento gigantaj konstruaĵoj laŭ abundaj formoj. De la unuaj normanaj konstruaĵoj nur malmultaj konserviĝis, ĉar preskaŭ ĉiuj abatejoj kaj katedraloj en postaj epokoj estis transkonstruataj aŭ novigataj. Nur la transversa domo de la katedralo de Winchester kaj la norda meznava muro de Sankta Albano ankoraŭ donas impreson de la unua grado de anglo-normana arĥitekturo.[3]

Kadre de la malfondado de al monaĥejoj fare de Henriko la 8-a en 1539 ankaŭ monaĥejo Sankta Albano estis malfondata kaj komence ŝanĝata en lernejon, poste pluekzistis nur la abatopreĝejo. Malgraŭ sia granda historia graveco la preĝejo nur en 1550 rangaltiĝis al paroĥopreĝejo kaj nur en 1877 al katedralo.

Laŭ la nuna formo la preĝejo estas trinava pilastrobaziliko kun dek tri naveroj, mallarĝa, longa transversa navo kun navkrucoturo.

La normana konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruo de la laŭlonga domo komenciĝis en 1077 sub abato Paŭlo kaj daŭris ĝis 1088, sed la konsekrado okazis nur en 1115. Je ĉi tiu konstruaĵo okulfrapas la longoforma navo kaj la longa ĥorejo. Ambaŭ oni ne konis sur la kontinento, kaj tiu konstruformo fariĝis karakerizaĵo de la angla preĝejkonstruo.

La trietaĝa skemo de la meznava interna muro montras ligan rilaton kun Normandujo. La rondarkoj de la arkaĵoj havas ŝtupajn submasonaĵojn kaj baziĝas sur fortikaj ŝtupigitaj pilastroj, kiuj havas nur platajn abutmentajn platojn. Tiuj ĉi antaŭmetaĵoj ritmigas la tutan murfacon. La galeriaj malfermaĵoj estas same larĝaj kiel la arkaĵoj de la teretaĝo, sed ili plilarĝiĝas dorsen al la tegmentotrabaro de la flanknavoj.

Tiu ĉi struktura sistemo ja principe estas transprenaĵo el Normandujo, sed la tuta aperaĵo estas alia. La muro aperas malgraŭ la grandaj malfermaĵoj tre masiva. La trastrukturado de la kontinentnormana interna muro transiĝis surinsule al kruda pezeco. Kontraste al Peterborough kaj Ely Sankta Albano preskaŭ ne ricevis plastikan strukturon, nur simplan ŝtupigon de trankvilaj facoj. Tion kaŭzas la konstrumaterialoj: dum kiam en Normandujo la konstruaĵoj konsistis el minŝtono, tiu de Sankta Albano konsistas el brikoj, devenaj el ruinoj de la proksima romia urbo Verulamium, alterne kun siliko, la tipa regiona konstrumaterialo. Brikmuro ne estas tiom formebla kiom minŝtona muro.[3]

Konserviĝis de ĉi tiu „praa“ konstruaĵo la norda flanko de la laŭlonga domo (escepte la kvar naverojn okcidentajn) kaj la tri naveroj de la suda flanko plej proksimaj al la navokruciĝo. La transversaj domoj devis elteni nur malgravajn ŝanĝojn. La kolosa, citadeleca navkrucoturo ankaŭ konserviĝis origina. La laŭlonga domo estis per la tiamaj dek naveroj treege longoforma. La gigantaj pilastroj estis preskaŭ same larĝaj kiel la arkaĵaj arkoj. Laŭ normana tradicio antaŭ la altnavaj fenestroj pasis interna koridoro.

La gotikaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

La tri okcidentaj naveroj estis starigataj inter 1195 kaj 1214, poste ŝanĝataj: du naveroj estis gotike novigataj inter 1214 kaj 1235, poste ekde 1325 kvin pluaj. La lastaj tri naveroj ĝis la transversa domo tamen konserviĝis laŭ normana stilo. La ligna plafono ja estis novigata en malfrugotika epoko laŭ la tiamaj formoj, sed tiu ŝanĝo okazis tiel diskrete, ke ĝi klare malpli influas la originan impreson ol en aliaj romanikaj preĝejoj, kiu pli malfrue ricevis grandiozajn gotikajn volbopejzaĝojn. Sub abato Johano de Cella (1195–1214) oni ekkonstruis la gotikan okcidentan fasadon, kiun oni tamen novigis en la 19-a jarcento escepte la portalojn.

Malfrugotika pordegodomo de abatejo Sankta Albano

Sub Vilhelmo de Trumpington oni novigis inter 1214 kaj 1235 en la okcidento kvar arkaĵojn de la norda kaj kvin de la suda flanko de la laŭlonga domo. Sub Johano de Hertford inter 1235 kaj 1260 oni malkonstruis la romanikan ĥorejon, novkonstruis kaj plilarĝigis ĝin gotike. Anstataŭ la origina ŝtupoĥorejo ekestis rekte fermita longoforma ĥorejo kun retroĥorejo kaj vertokapelo.

En 1325 du romanikaj pilastroj de la laŭlongdoma suda muro kunfalegis. Tio kaŭzis novkonstruon de kvin naveroj proksime de la navokruciĝo. Proksimume 1400 oni novigis la fenestrojn en la norda flanknavo, En 1878 fenestrojn kaj volbojn en la suda flanknavo (tamen konserviĝis la tri orientaj antaŭ la transversa domo). La monaĥejaj novkonstruaĵoj estis jam detruitaj en 1540 – escepte malfrugotikan pordegodomon. En la 19-a jarcento oni ŝanĝis la transversdoman fasadon. La lignajn plafonojn en la laŭlonga kaj transversa domoj oni konstruis inter 1077 kaj 1088, alikonstris ilin per malfrugotika formoj, tamen simile al la orgina modelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adam, Ernst: Vorromanik und Romanik. Frankfurto 1968, p. 110
  • Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, 7-a eldono, B. T. Batsford Ltd., Londono 1948
  • Henig, Martin: Alban and St Albans: Roman and Medieval Architecture, Art and Archaeology. Londono 2001
  • Kelsall, Jane: A Guide to Saint Albans Cathedral, Much Wenlock 2002
  • Hürlimann, Martin: Englische Kathedralen. Zuriko 1948
  • Roberts, Eileen: The Hill of the Martyr: an Architectural History of St. Albans Abbey. Dunstable 1993
  • Schäfke, Werner: Englische Kathedralen. Eine Reise zu den Höhepunkten englischer Architektur von 1066 bis heute. Kolonjo 1983 (DuMont Kunst-Reiseführer), pj. 248–270, ilustraĵo 84
  • Toman, Rolf (eldoninto): Die Kunst der Romanik. Architektur – Skulptur – Malerei. Kolonjo 1996, p. 223

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, p. 81
  2. Martin Heale: The Dependent Priories of Medieval English Monasteries, Woodbridge 2004 (= Studies in the History of Medieval Religion Vol. XXII), p. 59.
  3. 3,0 3,1 3,2 Adam, p. 111

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.750555555556-0.3425