Abatejo en Krzeszów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cisterciana Abatejo en Krzeszów
Krzeszów Abbey Poland.jpg

Abateja konstruaĵaro

Montris interne de Pollando
Abatejo en Krzeszów
Bazaj informoj
Loko Krzeszów
Geografia situo 50° 44′ 4″ N, 16° 4′ 20″ O (mapo)50.73444444444416.072222222222Koordinatoj: 50° 44′ 4″ N, 16° 4′ 20″ O (mapo)
Religia aliĝo katolikismo
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Malsuprasilezia Provinco
Religia statuso preĝejo, klostro
Hereda statuso Pola Historia Monumento
Arkitektura priskribo
Arkitektura tipo preĝejo
Arkitektura stilo baroka arkitekturo
Karakterizaĵoj
Information icon.svg
vdr

Cisterciana Abatejo en Krzeszów – estas grandvalora historia konstruaĵaro, kies komenco datumiĝas je XIII-a jarcento. La abatejo estas nomata „eŭropa perlo de barokstilo”. Ĝi apartenas al diocezo en Legnica, pli frue apartenis al ordenoj: benediktanoj, poste cistercianoj. Ĝi troviĝas en Krzeszów, en Malsuprasilezia Provinco. En la 2004 jaro la abatejo estis konsiderata kiel Pola Historia Monumento[1].

Kelkaj abatejaj konstruaĵoj oni malfermis por turistoj. Surloke nuntempe funkcias loka paroĥo al La Ĉielenpreno de Maria kaj abatejo de benediktaninoj, kiuj loĝas en klostra parto de la konstruaĵaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1242 jaro Anna Przemyślidka, vidvino post Henryk II Pobożny, fondis en Krzeszów benediktanan paroĥon kaj invitis tien benediktanojn de Opatovice en orienta Ĉeĥio. Pro nekonataj kialoj, la benediktanoj forlasis Krzeszów en la jaro 1289. En la jaro 1292 Bolko I Surowy loĝigis en Krzeszów cistercianoj devenintaj de Henryków, samtempe donante al ili 14 vilaĝojn kaj urbon Lubawka.

Dum husanaj militoj inter jaroj 1414 kaj 1426, la klostro estis forrabita. En la 1741 jaro, kiam Silezio estis konkerita per Prusio, komenciĝis ties poioma sekularizo. La klostra preĝejo iĝis la paroĥa. Pro malbona stato de gotika parto de la klostro oni decidis ĝin parte neniigi, kaj en la cetera parto oni lokigis lernejon kaj loĝejojn. Abata gastodomo iĝis sidejo de arbarista oficejo.

En la jaro 1913 okazis brulego, dum kiu forbruliĝis la supra parto de turo. Ties rekonstruadon oni komencis nur la 3-an de aŭgusto 1930 kaj finis 12-an de julio 1931[2]. En la jaro 1919 al senhoma klostro venis beneditanoj el klostro „Emaus” el Prago. La papo Pio la 11-a titolis la benediktanaro kiel abatejo, kio pligravigis la lokon.

La 3-an de septembro 1940 la klostron ekposedis Nazia Germanio, pro tio la benediktanoj estis devigitaj forlasi la lokon. Kelkaj el ili soldatiĝis, dek kvar mortis dum la milito. En klostro ekloĝis germanoj, poste tie oni grupigis sileziajn judojn antaŭ transporto al la nazia koncentrejo en Terezín, poste, dum vintro 1944-1945 venis tien germanaj ekzilintoj el Hungario. Fine de la Dua mondmilito en la klostro oni kaŝis kolekton de Berlina Ŝtata Biblioteko. Post fino de la milito la arĥivaĵoj iĝis propraĵo de pola ŝtato kaj trafis al Jagiellona Biblioteko en Vroclavo. En la jaro 1946 al la klostro venis benediktaninoj de Lvivo. Tiam la teknika stato de la klostraj konstruaĵoj estis tre malbona, do oni komencis multjaran renovigadon de la komplekso. La dua ĝenerala renovigo de la klostro okazis post la jaro 1997[3].

Tuta konstruaĵaro konsistas el: klostra preĝejo (baziliko al la Ĉielenpreno de Maria), klostro, ĝardeno, preĝejo de frataro al Sankta Josefo, gastodomo de abato kaj mastrumaj domoj. Kiel la unua ekestis romanika preĝejo, konstruita fine de XIII-a jarcento kaj sanktigita en la jaro 1292, kiam venis al ĝi la unuaj monaĥoj. La nuna, baroka preĝejo estis konstruita inter jaroj 1728 kaj 1735 laŭ projekto de arĥitektoj el rondo de Kilián Ignác Dientzenhofer. Dutura fasado estas projektita de Ferdynand Maksymilian Brokoff.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Baldwin Ziętara kaj aliaj: Krzeszów uświęcony łaską, Eldonejo de Vroclava Univwersitato, Vroclavo 1997, (ISBN 83-229-1275-7) (pollingve)
  • Łużyniecka E., Średniowieczny klasztor cysterski w Krzeszowie na podstawie ostatnich badań architektonicznych, „Czasopismo Techniczne. Architektura” 2011, kajero 23, 7-A, p. 441–460 (pollingve)
  • Kapałczyński W., Prace remontowo-konserwatorskie w okresie powojennym. Stan obecny zabytków zespołu w Krzeszowie, [en:] H. Dziurla, K. Bobowski (red.), Krzeszów uświęcony łaską, Eldonejo de Vroclava Univwersitato, Vroclavo 1997, p. 360–375. (pollingve)
  • Provinzial-Konservator der Kunstdenkmäler Niederschlesien zu Breslau, Ŝtata Arkivejo en Vroclavo, n-ro 252, n-ro 250 – Klostra preĝejo en Krzeszów (germanlinve)

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pocysterskie Opactwo w Krzeszowie en la pola Vikipedio.