Abd Ar-Rahman la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Abd ar-Rahman la 1-a)
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Abdarrahmno la 1-a en la hispana urbo Almuñécar.

Abd Ar-Rahman ibn Mu'avija ibn Hiŝam ibn Abd al-Malik (en araba, عبدالرحمن بن معاوية بن هشام بن عبد الملك), konata ankaŭ kiel AbderramanoAbd al-Rahmano la 1-a al-Dājil (الداخل, ‘tiu kiu eniras’ aŭ ‘la enmigrinto’) (Damasko, marto de 731-Kordovo, 788) estis princo de la umaja dinastio kiu, en 756, post diversaj okazaĵoj, iĝis la unua sendependa emiro de Kordovo, kie li fondis la dinastion de Umavioj post emirproklamo okazinta en Arĉidono.[1]

Lia patrino estis berbera de la tribo Nafza,[2] kio utilis por fuĝi al Kabilio, en Nordafriko, kiam venkis la Abasida revolucio.

La interna situacio de la emirlando ne permesis Abderramanon konduki la oftajn raziojn kontraŭ la teritorioj de la kristanaj regnoj de la nordo de Iberio. Lia regado de tridekdu jaroj okazis inter internaj luktoj por finigi la reziston de la antaŭa emiro, Jusuf al-Fihri, kaj de ties filoj, nome la sirianoj partianoj de la abasidoj kaj de la berberoj kiuj estis setlintaj en la Iberia Duoninsulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Al-Tabari, 1988, p. 33.
  2. «Enciclopaedia of Islam, Second Edition». BrillOnline Reference Works (en angla). [1] Konsultita la [[29an de marto 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]