Abd ar-Rahman la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abd-ar-Rahman la 3-a laŭ gravuraĵo de la 19a jarcento.
La Iberia Duoninsulo je la enpovigo de Abd ar-Rahman la 3-a.

Abd-ar-Rahman la 3-a (en araba: عبد الرحمن بن محمد) (Abd al-Rahmān ibn Muhammad ibn Abd Allāh, 11a de januaro 889/91[1] – 15a de oktobro 961) estis la oka Emiro kaj unua Kalifo de Kordovo (912–961) de la umaja dinastio en Al-Andalus. Nome al-Nasir li-Din Allah ("la Defendanto de la Dia Fido"); li ascendis al trono komence de siaj 20aj jaroj, kaj regis dum duonjarcento kiel la plej pova princo de Iberio.[2] Kvankam homoj de ĉiuj religioj ĝuis toleron kaj religian liberecon sub lia regado, li ege kontraŭis la Fatiman kalifujon, parte subtenante ties malamikojn en Afriko, kaj parte per postulo de la titolo Kalifo (reganto de la islama mondo) por si mem.

La kalifo Abd ar-Rahman vivis 70 jarojn kaj reĝis 50. Fondis la palacurbon de Medina Azahara kaj pliampleksigis la grandan moskeon de Kordovo (ĉefe ĉe korto kaj turo). Plifortigis la kordivan ŝtaton kiu estis antaŭ li malforta kaj ĥaosa. Tamen li estis ankaŭ tiranan reganton kiu fiagis terurajn krímojn, kaj senhonte dediĉis sin al plezuroj kaj tute ne priokupiĝis pro murdoj aŭ amasmortigoj. Malvenke en la batalo de Simanko fare de Ramiro la 2-a (Leono) (939), li estis nekapabla venki super la regnoj kristanaj de la norda Hispanio. Post lia morto restis povega kaliflando formita per la forto de armiloj, unu el la plej povaj ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo, kiu, tamen, falis post iom pli da duona jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Abd ar-Rahman naskiĝis en Kordovo, nepo de Abdullah aŭ Abdallah, sepa sendependa emiro de Al-Andalus, de la Umajada dinastio, kiu estis reginta ĉe la Kaliflando de Damasko (661-750). Liaj gepatroj estis la filo de Abdullah nome Muhammad kaj Muzna (aŭ Muzayna, signife pluvonubo), nome kristana kromedzino.[3] Ankaŭ lia elpatra avino estis kristana, nome la reĝa infantino Onneca Fortúnez, filino de la kaptiva reĝo Fortún Garcés de Pamplono. Abd ar-Rahman estis tiele duonnevo el la reĝino Toda de Navaro. Ŝajne Abd ar-Rahman estis blankulo, bluokulo kaj bela.

Muhammad (la patro de Abd ar-Rahman) nur 20 tagojn post la nasko de la infano, estis murdita de sia frato Al-Mutarrif, kiu estis jaluza pro la favoro kiun Muhammad ricevis el la patro Abdallah. Al-Mutarrif estis akuzinta Muhammad pro supozata komploto kun la rebela Umar ibn Hafsun, kaj Muhammad estis enkarcerigita; kiam la emiro decidis liberigi sian filon pro pruvomanko, la frato mortigis Muhammadon en la karcero mem. Laŭ kelkaj fontoj, la propra emiro estis malantaŭ la murdo de Muhammad, same kiel malantaŭ la murdo de Al-Mutarrif en 895, ĉar li ne volis, ke la filoj senpacienciĝu pro netuja heredo kaj pripensu patromurdon. Abd ar-Rahman pasis sian junaĝon en la virinejo de sia patrino. La fratino de Al-Mutarrif, konata kiel al-Sajjida ("la Senjorino"), respondecis pri lia eduko. Ŝi certigis ke la eduko de Abd ar-Rahman estis farata rigore.[4] Abd ar-Rahman dum junaĝe dediĉis sin al silenta studado.

Aliro al trono[redakti | redakti fonton]

Eksteraj fenestrarkoj de la orienta muro de la Granda Moskeo de Kordovo.

Emiro Abdallah mortis aĝe 72. Spite la fakton ke kvar el ties filoj (Aban, Abd al Rahman, Muhammad kaj Ahmad) estis vivaj tiam, ĉiuj estis preterpasintaj por la sukcedo. Abdallah anstataŭe elektis kiel sian sukcedanton sian nepon, Abd al-Rahman la 3-a (la filo de lia unua filo). Tio ne estis surprizo, ĉar Abdallah jam estis montrinta sian amon al sia nepo multfoje, nome permesante lin vivi en sia propra turo (kion li ne estis permesinta al iu el siaj filoj), kaj permesante lin sidiĝi sur la trono en iomaj festaj okazoj. Plej ĉefe Abdallah estis doninta al al-Rahman sian ringon, la simbolon de la povo, kiam Abdallah malsaniĝis. Abd al-Rahman sukcedis al Abdallah la tagon post lia morto nome la 16an de oktobro 912. Tiamaj historiistoj, kiaj al-Bayan l'Mogrib kaj la Cronica anonima de Abd-ar-Rahman III, asertas, ke tiu sukcedo okazis "senprobleme". La onkloj akceptis tion, sed post kelkaj jaroj kelkaj el ili komplotos sensukcese por senpostenigi la kalifon.

Tiam Abd al-Rahman estis ĉirkaŭ 21 aŭ 22 jaraĝa. Li heredis emirlandon ruiniĝontan, dum lia povo etendiĝis nur ĉirkaŭ la urbo de Kordovo. Norde la kristana Regno de Asturio pludaŭris sian projekton de Reconquista en la valo de Doŭro, helpite de mozaraboj kiuj estis fuĝintaj el maltolerema kordova regno. Sude en Afriko, la Fatimidoj estis kreintaj sendependan kaliflandon kiu minacis allogi la islaman populacion, kiu estis suferinta sub la akra regado de Abdullah. En interna frunto la malkontentaj Muladioj (islamanoj de iberia deveno) reprezentis konstantan danĝeron por la kordova emiro. Plej pova el tiuj estis Umar ibn Hafsun, kiu, el nekonkerebla fortikaĵo de Bobastro, kontrolis multe el orienta Al-Andalus.

El la komenco de sia regado, Abd ar-Rahman montris firman intencon finigi la ribelojn de Al-Andalus, plifirmigi centran povon, kaj restarigi la internan ordon ene de la emirlando. Por plenumi tiujn celojn li enmetis en la kortegon la saqalibah, nome sklavoj de orienteŭropa deveno. La saqalibah reprezentis trian etnan grupon kiu povis neŭtraligi la senfinan kontraŭecon inter la islamanoj de araba deveno, kaj tiuj islamanoj de berbera deveno.

Komenca regado[redakti | redakti fonton]

Dum la unuaj 20 jaroj de sia regado, Abd ar-Rahman evitis militan agadon kontraŭ la nordaj kristanaj regnoj, nome Asturio kaj Navaro, sed entreprenis militojn kontraŭ Umar ibn Hafzun kaj ties filoj kaj aliancanoj en Andaluzio, kaj kontraus la ribelemaj senjoroj de Ekstremaduro, Valencilando kaj Toledo. Post jaroj, en la tria jardeko de la jarcento, venkos super la senjoro de Zaragozo. Lia unua celo estis rompi la koalicion kontraŭumajadan formatan de la arabaj grupoj de Sevilo kaj Granado kaj de la muladioj, berberoj kaj kristanoj. Helpis lin lia fidela eŭnuko Badr, kiu kreskis en la kordova alkazaro kaj kiu, kiel nova Moseo savita el akvo, estis trovita tuj naskita ĉe la alkazaro, ĉe la rivero Gvadalkiviro. Ĉiufoje la nova kalifo interkonsente kun siaj kunlaborantoj, tuŝis situacion, negocis, traktis kaj proponis privilegiojn kaj politikajn aŭ militistajn postenojn, sed ankaŭ superruzis, trompis, minacis kaj krudelis por rekuperi la pasintan hegemonion de la dinastio kaj sekvi senripoze sian pacigan mision.

La muladiaj ribeluloj estis la unua problemo kiun li frontis. Tiuj povegaj familioj estis subtenataj de iberianoj kiuj estis ĉu malferme ĉu sekrete kristanoj kaj estis agintaj kun la ribeluloj. Tiuj elementoj, kiuj formis la kernon de la populacio, estis pretaj elteni pli fortan reganton kiu protektus ilin kontraŭ la araba aristokratio. Abd ar-Rahman klopodis aligi ilin per kreado de pagita armeo kiu inkludis kristanojn.

La Granda Moskeo de Kordovo, parte ampleksigita dum la regado de Abd ar-Rahman la 3-a.

Li unue devis nuligi la ribelulon Umar ibn Hafsun. La 1an de januaro 913 armeo, estrata de la eŭnuko Badr, konkeris la fortikaĵon de Écija, je ĉirkaŭ 50 km el la ĉefurbo. Ĉiuj la urbaj fortikaĵoj estis detruitaj kaj la alkazabo iĝis rezidejo de la guberniestro kaj de la emiraj trupoj. Venontan printempon, post 65 tagoj de zorga preparado, Abd ar-Rahman persone estris ekspedicio suden. Liaj trupoj estis rekuperantaj la kora (provincoj) de Jaén kaj Elvira, dum kavalira teĉmento estis sendita por liberigi Malagon el la sieĝo de Hafsun. Li atingis ankaŭ la kapitulacon de Fiñana (en la nuna provinco de Almerio), post incendiigi la antaŭurbon. Poste li moviĝis kontraŭ la kastelo de Juviles en la Alpujarras. Post ruinigi ties kamparon por malhavigi ilin el rimedoj, li siegis ĝin. Ĉar malfacilis bombardi per katapultoj, li ordonis la konstruon de platformo kie liaj sieĝaj armiloj estus muntitaj je pli granda efiko, kaj rompis la akvoliveron. La Muladioj kapitulacis post kelkaj tagoj: ili savis siajn vivojn, sed ĉirkaŭ 55 estroj kaj aliancanoj de ibn Hafsun estis senkapigitaj; pliaj venkoj sekvis kaj la emiro devigis la venkitojn post kampanjo de 90 tagoj sendi ostaĝojn kaj trezorojn al Kordovo, por sekurigi ties konstanta submeto. Dum tiu periodo la kalifo konkeris aŭ detruis ĉirkaŭ 70 kastelojn kaj pli da 200 fortikaĵajn turojn.

En la unua jaro de lia regado, Abd ar-Rahman eluzis la rivalecojn inter la Banuhajaj regantoj de Sevilo kaj Karmono por devigi ilin submetiĝi. Li komence sendis specialajn gildojn (hasam) sub Ahmad ibn Mohamedo-ibn Hudajr, guberniestro de Écija, al Sevilo, por akiri ilian submetadon. Tiu provo malsukcesis, sed akiris la subtenon de Muhammad ibn Ibrahim ibn Hajjaj, reganto de Karmono kaj kuzo de la sevila senjoro, nome Ahmad ibn Maslama. Kiam la lasta estis ĉirkaŭita fare de Umajadaj trupoj, li jurpersekutis por helpo al Ibn Hafsun, sed tiu lasta estis jam venkita fare de la sieĝantoj kaj resendita al Bobastro. Sevilo finfine kapitulacis la 20an de decembro de 913. Ibn al-Mundir al-Kurajs, membro de la reĝa familio, estis nomita guberniestro de la grandurbo, dum la Senjoro de Karmono akiris titolon de veziro. Muhammad ibn Ibrahim ĝuis sian oficejon por nur ununura tago, ĉar Abd ar-Rahman baldaŭ malkovris siajn konektojn kun la ribelanta guberniestro de Karmono. Mohamedo estis sendita al malliberejo, kie li poste renkontis sian morton.

Ibn Hafsun kaj aliaj ribeluloj[redakti | redakti fonton]

Nuna vidaĵo de Ojén, unu el la ribelaj vilaĝoj konkeritaj de Abd ar-Rahman la 3-a.

La venonta celo de Abd ar-Rahman estis nuligi la longdaŭran ribelon de Ibn Hafsun. Liaj trupoj eliris el Kordovo la 7an de majo 914 kaj, post kelkaj tagoj, kampadejis ĉe la muregoj de Balda (identigite kun la nuna Cuevas de San Marcos, ĉe Iznájar). Liaj ĉevaliroj detruis la apudajn arbarojn kaj la kamparon, dum la resto de la trupoj moviĝis al Turrus, kastelo situanta en la nuna municipo de Algarinejo, kiu estis ĉirkaŭata dum kvin tagoj, dum ankaŭ ties ĉirkaŭoj estis ruinigitaj.

La Umajada armeo tiam moviĝis al Bobastro, dum la ĉevaliraro estis sendata al la kastelo de Sant Batir, kiu estis abandonata de la defendintoj, permesante la trupojn de Abd ar-Rahman sekurigi grandan militakiron. Tiam estis la vico de la kasteloj de Olías kaj Reina. Tiu lasta falis post violenta luktado, malfermante la vojon al la ĉefa urbo kaj provinca ĉefurbo de Malago, kiun li kaptis post unu tago. Abd ar-Rahman tiam direktis sin laŭ la marbordo al Montemayor, ĉe Benahavís, Suhajl (Fuengirola) kaj al alia kastelo nome TurrusTurrus Jusajn (identigita de Évariste Lévi-Provençal kiel Ojén). Li finfine alvenis ĉe Algeciras la 1an de junio 914. Li ordonis patroli la marbordon por detrui la ŝipojn kiuj liveris al Ibn Hafsun el Nordafriko. Multaj el ili estis kaptataj kaj bruligitaj antaŭ la emiro. La ribelaj kasteloj ĉe Algeciras kapitulacis tuj kiam la kordova armeo aperis.

La regiono de Valencio submetiĝis pace en 915.

Abd ar-Rahman lanĉis tri diversajn kampanjojn kontraŭ Ibn Hafsun (kiu mortis en 917) kaj liaj filoj. Inter ili, Jafar ibn Hafsun havis la ĉefan urbon de Toledo. Abd ar-Rahman ordonis detrui la urban kamparon. Jafar, post du jaroj de sieĝo, fuĝis el la urbo por peti helpon al la nordaj kristanaj regnoj. Dume Abd ar-Rahman akiris la kapitulacon de la urbo el ties populacio, post promesi al ili senpunecon, kvankam 4,000 ribeluloj fuĝis dum nokta eskapo. La urbo kapitulacis la 2an de aŭgusto 932, post sieĝo de du jaroj.

En 921 la Banu Muhallab de Guadix submetiĝis, sekvate de tiuj de Jerez kaj Cádiz, same kiel la komerca respubliko de Pechina (922). En 927, Abd-ar-Rahman lanĉis ankaŭ kampanjon kontraŭ la ribelan klanon de la Banu Kasi, sed li devis interrompi ĝin pro interveno de la reĝo Jimeno Garcés de Pamplono.

La lasta el la Ibn Hafsun kiu falis estis Hafs, kiu estis en sia povega fortikaĵo de Bobastro. Ĉirkaŭata de la veziro Said ibn al-Mundhir kiu estis ordinanta la konstruadon de defendokonstruoj ĉirkaŭ la urbo, li rezistis la sieĝon dum ses monatoj, ĝis li kapitulacis, koste de sia vivospezo (928).[5]

Sudokcidentaj ribeloj[redakti | redakti fonton]

Araba kastelo aŭ Alkazabo de Badajoz.

La konstantaj ekspedicioj kontraŭ la Hafsunidoj ne deflankigis Abd ad-Rahman el la situacio de aliaj regionoj en Al-Andalus, kiu agnoskis lin nur laŭnome, se ne estis en malferma ribelo. Plej el fidelaj guberniestroj de la urboj estis en nesekura sinteno, kiaj tiu de Évora, kiu ne povis eviti la atakon de la reĝo de Galegio (estonta reĝo de Leono), Ordonjo la 2-a, kiu kaptis la urbon en somero de 913, reportante konsiderindan militakiron kaj 4,000 prizonulojn.

En multe de la orientaj kaj okcidentaj provincoj, la aŭtoritato de Abd ar-Rahman estis komplete neagnoskata. La senjoro de Badajoz, Abd Allah ibn Muhammad, nepo de Abd-ar-Rahman ibn Marŭan al-Jilliki, ne nur fortikaĵis la urbon kontraŭ ebla atako de Ordonjo, sed ankaŭ agadis en kompleta sendependo el Kordovo. Por eviti la falon de Évora en la manojn de grupoj de Berberoj de la regiono, li ordonis la detruon de ties defendaj turoj kaj malaltigis la murojn, kvankam post unu jaro li decidis rekonstrui ĝin, donante ties kontrolon al sia aliancano Masud ibn Sa'dun al-Surunbaki. La Algarvo estis dominata komplete de kunalianco de muladioj estrata de Sa'id ibn Malik, kiu estis forpelinta la arabojn el Beja, kaj la senjoroj de Oksonobo, Jahja ibn Bakr, kaj de Niebla, Ibn Ufajr.

La foresto de reĝa aŭtoritato permesis Ordonjon facile kampanjii en tiu areo, dum lia ĉefa celo estis la urbo de Merido, somere de 915. Abd ar-Rahman ne sendis armeon kaj nur kelkaj lokaj estroj de Berberoj organizis reziston.

Kaliflando[redakti | redakti fonton]

Alkazabo de Almerio, urbo kie la kalifo konstruigis ŝiparejon, unu el siaj ĉefaj atingoj.

La venontan jaron, spite esti venkinta nur la majoritaton de ribeluloj, Abd ar-Rahman troviĝis sufiĉe pova por por deklariĝi Kalifo de Kordovo (16a de januaro 929), nome Ĥalifo rasul-Allah (sukcedanto de la dia sendito) kaj Amir al-Muminin (emiro de la kredantoj), efike rompante ligojn kun la kalifoj kaj de Fatimidoj de Kajruano kaj de Abasidoj de Bagdado.[6] La kalifato estis koncepto apartenanta nur al princo kiu regas super la sanktaj urboj Mekko kaj Medino, kaj liaj prauloj devis akcepti nur la titolon de emiro. Sed dume la forto de tiu tradicio estis malfortiĝinta; kaj la titolo pliigis la prestiĝon de Abd-ar-Rahman ĉe siaj celoj, kaj en Iberio kaj en Afriko. Li bazis sian postulon al kalifato sur siaj umajadaj prauloj kiuj estis havintaj ian kontrolon de la kalifato ĝis ili estis elpostenigitaj fare de la Abasidoj.

Abd ar-Rhaman iĝis tiele kaj politika kaj religia estro de ĉiuj islamanoj en Al-Andalus, same kiel protektanto de siaj kristanaj kaj judaj subuloj. La simboloj de lia nova kalifa povo estis sceptro (jajzuran) kaj trono (sarir). En la monfarejo kiun li estis fondita en novembro 928, Abd ar-Rahman ekstampis orajn dinarojn[7] kaj arĝentajn dirhamojn, anstataŭante la indikon "al-Andalus" per sia nomo.

Kiel nova kalifo li akiris la kapitulacojn de Ibn Marŭan de Badajoz en 930 kaj de Toledo en 932 post dujara sieĝo. En la suda fronto, por kontraŭstari la pliiĝantan fatimidan povon en Nordafriko, Abd ar-Rhaman ordonis la konstruon de ŝiparo baze en Almerio: la kalifo helpis la maghraŭajn berberojn konkeri Melijon (927), Sebton (931) kaj Tanĝeron (951), kiuj akceptis lian suverenecon. En 951 li subskribis pacon kun la nova reĝo de Leono, Ordonjo la 3-a, por liberigi sin kontraŭ la Fatimidoj kies ŝipoj estis ĉikane kontraŭ la kalifaj ĉe la Mediteraneo kaj eĉ lanĉis atakon kontraŭ Almerion. La armeo de Abd ar-Rahman, estre de ĉefministro Ahmad ibn Said, sieĝis la fatimidan havenon de Tunizo, kiu devis aĉeti sekurecon kontraŭ granda monpago.[8]

Fine li povis krei ian protektoradon en norda kaj centra Magrebo, subtene de la dinastio de Idrisidoj; sed la kalifa influo en la areo malaperis post atako de Fatimidoj en 958, post kio Abd ar-Rahman retenis nur la lokojn de Sebto kaj Tanĝero.

Milito kontraŭ la kristanaj nordaj regnoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Osma, proksime okazis malvenko de la kalifaj trupoj.

Eĉ antaŭ havi Al-Andalus firme sub sia regado, li rekomencis la militon kontraŭ reĝo Ordonjo la 2-a de Leono, kiu eluzis la antaŭan ĝenan situacion por kapti kelkajn limareojn kaj minaci la Umajadan teritorion. En 917 la tiama emiro sendis grandan armeon sub sia generalon Ahmad ibn Abi Abda kontraŭ Leono, sed tiu estis detruita proksime de San Esteban de Gormaz en septembro de tiu jaro.

Rekoninte esti subtaksinta potencon de Ordonjo, en 920 li kunvenigis alian potencan armeon por repreni la teritoriojn perditajn post la antaŭa kampanjo. Post venkado, la 26an de julio, kontraŭ la reĝo Sancho Garcés la 1-a de Navaro ĉe Valdejunquera, li enpenetris en Navaro enirante laŭ la rivero Aragono proksime de la klasika itinero de la invadoj el la sudo. Abd ar-Rahman atingis la eŭskan urbon de Pamplono, kiu estis rabita, dum ĝia katedralo estis disfaligita.

La sukceda krizo kiu frapis Leonon post kiam Ordonjo la 2-a mortiĝis en 924 kaŭzis malfacilecojn kuij ĉesis kiam Ramiro la 2-a akiris la tronon en 932; unua provo de li por helpi la sieĝitajn ribelantojn en Toledo estis forpuŝita en 932, malgraŭ tio ke la kristana reĝo povis kapti Madridon kaj gajni venkon ĉe Osma.

En 934, post certigado de supereco super Pamplono kaj Alavo, li devigis Ramiron retiriĝi al Burgoso, kaj devigis la Navaran reĝinon Toda, sia onklino, submetiĝi al li kiel vasalo kaj retiriĝi de rekta regado kiel reganto antaŭ sia filo García Sánchez la 1-a. En 937 li konkeris ĉirkaŭ tridek kastelojn en Leono. Venonte li kontaktis Muhammad ibn Haŝim-at-Tugib, guberniestron de Zaragozo, kiuj aliancis kun Ramiro sed estis pardonita post la kapto de sia grandurbo.

Malgraŭ fruaj malvenkoj, Ramiro kaj García povis venki super la kalifuja armeo en 939 ĉe la Batalo de Simanko, plej verŝajne, pro perfido de arabaj elementoj en la armeo de la kalifo, kiu estis preskaŭ mortonta kaj pro tio li neniam plu estros la batalojn. Post tiu malvenko, Abd-ar-Rahman maldaŭrigis preni personan ordonrajton pri siaj kampanjoj. Lia celo estis tamen helpita fare de Fernán González de Kastilio, unu el la kristanaj gvidantoj ĉe Simanko, kiu poste lanĉis daŭriĝantan ribelon kontraŭ Ramiro. La venko de Simanko rajtigis la kristanan regnon por konservi la armean iniciaton en la duoninsulo ĝis la malvenko de la posteulo de Ramiro, Ordonjo la 3-a de Leono, en 956.

Ĝis 961, la kalifujo ludis aktivan rolon en la dinastia tumulto kiu karakterizis la kristanan regnon en la periodo. Duonfrato kaj posteulo de Ordonjo la 3-a estis Sanĉo la Dika, kiu estis senpovigitaj fare de lia kuzo Ordonjo la 4-a. Kune kun sia avino Toda de Navaro, Sanĉo jurpersekutis pro alianco kun Kordovo. En interŝanĝo por kelkaj kasteloj, Abd-ar-Rahman helpis al ili preni reen Zamoron (959) kaj Oviedon (960) kaj faligi Ordonjon la 4-a.

En 950 Abd ar-Rahman ricevis en Kordovo ambasadon de grafo Borrell la 2-a de Barcelono, per kiu la norda distrikto agnoskis la kalifan superecon en interŝanĝo de paco kaj reciproka subteno.

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Interno de araba banejo de Kordovo.

Abd-ar-Rahman estis akuzita je sinkado dum siaj plaj postaj jaroj en la memindulgajn kutimojn de la haremo.[9] Li malkaŝe konservis kaj masklan kaj inan haremojn.[10]

Tio verŝajne influis la polemikan rakonton pri enamiĝo al dektrijara knabo (poste sanktigita kiel kristana martiro kaj enkanonigita kiel Sankta Pelagio de Kordovo, kiu estus rifuzinta la progresojn de la kalifo. Tamen, la amrakonto eble estis muntaĵo aldone al origina rakonto, en kiu li ordonis al la knabo-sklavo konvertiĝi al Islamo. Ĉiukaze, kolera, li la knabon torturis kaj diserigis, tiel kreante la kristanan polemikon demonigante islamanojn.[11][12]

Abd-ar-Rahman pasigis la reston de siaj jaroj en sia nova palaco ekster Kordovo. Li mortiĝis en oktobro 961 estante 70jaraĝa, kaj estis sukceditaj fare de lia filo Alhakamo la 2-a.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La Granda Moskeo de Kordovo vidata elaero, kun la nuna katolika katedralo enmetita en la centro de la konstruaĵo de abderrama epoko.

Abd-ar-Rahman protektis artojn, kaj ĉefe arkitekturon. Triono de lia enspezo sufiĉis por la ordinara elspezo de registaro, triono estis hamstrita kaj triono foruzitaj por konstruaĵoj, ekzemple ĉe la moskeo de Kordovo (korto kaj minareto).[9] Post deklarado de la kalifujo, li havis masivan palacon kompleksa, konata kiel Medina Azahara, konstruita proksimume 5 kilometrojn norde de Kordovo. Medino Azahara estis modeligita laŭ la malnova umajada palaco en Damasko kaj funkciigita kiel simbola ligo inter la nova kalifo kaj liaj prauloj.

Sub lia regado, Kordovo iĝis la plej grava intelekta centro de Okcidenta Eŭropo kaj kerna centro de la nova islama imperio en Okcidento, rivaliĝinta dum unu jarcento kun Bagdado kaj Konstantinopolo, la ĉefurboj de la Kalifujo de Abasidoj kaj de la Bizanca Imperio, respektive, laŭ povo, prestiĝo, brilo kaj kulturo. Laŭ arabaj fontoj, sub lia regado, la urbo atingis milionon de loĝantoj (eble troe, anstataŭ probable el 150,000 al 200,000 loĝantoj, kio ĉiukaze igas ĝin la plej loĝata urbo de Eŭropo). Estis 1,600 moskeoj, 300,000 domoj, 80,000 vendejoj kaj sennombraj publikaj banejoj. Li vastigis la bibliotekon de la grandurbo, kiu estus plue riĉigita fare de liaj posteuloj. Krome estis ĉirkaŭ 70 bibliotekoj, li fondis universitaton, altlernejon de Medicino kaj alian de tradukistojn de la greka kaj de la hebrea al araba.

Li ankaŭ plifortigis la iberian ŝiparon, kiu iĝis la plej pova en la Mediteranea Eŭropo. Iberiaj navigistoj moviĝis ĝis Galegio, Asturio kaj Norda Afriko. Ankaŭ la koloniistoj de Fraksinetum, en nuna suda Francio, venis el Al-Andalus.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Reĝa Domo ĉe la palaco de Medino Azaharo

Oni priskribis lian inteligenton, edukadon, scipovon, ruzecon, firmecon, malavarecon, regadon de la islama juro, ktp. Ŝajne li estis elstara poeto kaj oratoro. Por esti religia estro, li devis defendi la religian ortodoksecon kaj persekuti la herezulojn. Ŝajne li ankaŭ ŝatis lukson kaj plezurojn, ekzemple drinkado. Ŝajne li estis ege krudela, eĉ kontraŭ virinoj kaj infanoj.

Praularo, posteularo kaj sukcedo[redakti | redakti fonton]

La patrino de Abd-ar-Rahman, nome Muzna, estis kristana kaptito, eventuale de la pirenea regiono. Lia patroflanka avino Onneca Fortúnez estis kristana princino de la Regno de Pamplono. En lia genealogia arbo, Abd-ar-Rahman la 3-a estis tiel laŭ tri kvaronoj hispana- eŭska, kaj nur unu-kvarona araba.[13] Tio havigis al li bluajn okulojn, blankan haŭton kaj ruĝetan hararon.

Edzinoj kaj filoj[redakti | redakti fonton]

El edzinoj kaj kromedzinoj oni konas nuntempe nur la nomojn de la jenaj:

  • Fatima al-Kurasija, filino de lia avonklo la emiro al-Mundir, kiu, pro sia alta rango portis titolon de al-Sajida al-Kubra, «la Granda Sinjorino».
  • Marjam, Marjana o Murjana, kristana kaj patrino de Alhakamo la 2-a.
  • Mustak, kiu estis favorata de la kalifo en la lastaj vivojaroj kaj havigis lian lastan filon nome al-Mughira.
  • La fratino de Nayda ibn Hussein (maŭla kiu iĝis armeestro), feliistino vidita ĉerivere, kiu ricevis kunja, kie nobeligo, de Umm Kurejoj, «la patrino de Kurejoj».

La fama historio de kromedzino al-Zahra, kiu supozeble incitis la kalifon fondi la palacurbon de Madinat al-Zahra, ŝajnas nur legendo kreita tre poste, por klarigi la etimologion de la rezidejurbo de la kalifo.

La Sennoma Kroniko kaj aliaj arabaj fontoj diras, ke la kalifo havis 11 filojn kaj 16 filinojn. La virfiloj, laŭ naskordo estis la jenaj: lia sukcedontor al-Hakam, al-Mundir, Abd Allah, Ubajd Allah, Abd al-Jabbar, Sulajman, Abd al-Malik, Marŭan, al-Asbag, al-Zubajr kaj al-Mughira. Nur kvin el ili survivis lin: la estonta kalifo Alhakamo la 2-a, 46jaraĝa, kaj la infantoj Abd al-Aziz, al-Mundir, al-Asbag kaj al-Mughira. Tiu lasta estis nur ĉirkaŭ 10jaraĝa. La aliaj sep estis mortintaj. El filinoj survivis lin almenaŭ Hind, kiu ricevis la kromnomon de Ajuzal-Mulk «La regna maljunulino», pro longviveco, ĉar ŝi mortiĝis 49 jarojn post sia patro. Kaj Hind kaj la infantino Ŭallada estis tutfratinoj de Alhakamo. Aliaj du filinoj ricevis la nomojn de Sanija kaj Salama.

Sukcedo[redakti | redakti fonton]

Enirpordo de la ĉefministro en Medino Azaharo

Ĉe Abd ar-Rahman la sukceda afero rapide stabiliĝis: la heredonto (ŭalí al-Ahd) estis sendube la unuenaskito de la emiro, Alhakamo la 2-a, kiu estis naskiĝinta en 915 (302 laŭ araba kalendaro). Alhakamo aperis jam kvarjaraĝa proklamita heredonto, kaj restis reprezente de sia patro ĉe la kordova Alkazaro kiam tiu eliris militi, ĝis kiam 12jaraĝa li startis akompani lin en militaj ekspedicioj.

La proklamo de Alhakamo kiel heredonto havis tamen negativajn konsekvencojn personajn por la junulo. Dum 40 jardekoj lia patro devigis lin vivi enfermita en la Alkazaro kaj malproksime de virinoj. Probable la kalifo timis la eblon ke lia filo inter ambiciaj virinoj estus endanĝerigita de komplotoj kiuj klopodus senpostenigi lin.

La proklamo de Alhakamo okazigis ankaŭ klopodon de puĉo fare de Abd Allah, alia de la filoj de la kalifo, kiu klopodis elpostenigi sian patron kaj malhelpi la sukcedon de Alhakamo . Repide li estis arestita kaj la 2-a de junio de 950 li estis senkapigita antaŭ Abd ar-Rahman. Same okazis al aliaj supozataj konspiruloj, inter kiuj estis elstara juristo Abu ibn 'Abd al-Barr. La juna infanto estis scia homo, inteligenta, nobela kaj religia. Laŭ Ibn Hazm li estis studinta la juran doktrinon "ŝafijan" kaj ne tiu "malikijan", valida en al-Andalus, kaj tiu historiisto asertas, ke li estis kondamnata je mortigo ĉar li malakceptis la malbonan konduton de lia patro kaj ties tiraniemon.

Ebura skatoleto apartenanta al filo de la kalifo Abd ar-Rahman.
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
16. Abd ar-Rahman la 2-a, Emiro de Kordovo[14]
 
 
 
 
 
 
 
8. Mohamedo la 1-a, Emiro de Kordovo[14]
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
17. Buheyr[15]
 
 
 
 
 
 
 
4. Abdullah, Emiro de Kordovo[14]
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
9. Baher[16]
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
2. Mohamedo[14]
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
20. García Íñiguez, Reĝo de Pamplono[17]
 
 
 
 
 
 
 
10. Fortún Garcés, Reĝo de Pamplono[17]
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
5. Onneca Fortúnez[17]
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
11. Oria[17]
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
1. Abd-ar-Rahman la 3-a, Kalifo de Kordovo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
3. Muzna (origine Maria?)[13]
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lia naskiĝdato estas donata kiel 891 ĉe Chambers Biographical Dictionary, ISBN 0-550-18022-2, page 2
  2. The Golden Caliphate
  3. Abd al-Rahman III, Biografio
  4. Ibn Hazm rakontas, ke la estonta kalifo tuj post sia entronigo forpelis ŝin el la haremo kaj ŝi devis rifuĝiĝi ĉe veziroj ĝis sia morto post 18 jaroj.
  5. Gli Arabi in Spagna. Garzanti. 
  6. Abd-ar-Rahman III
  7. Oni ne trovis orajn islamajn monerojn en Hispanio antaŭ la regado de Abd ar-Rahman la 3-a. Vidu Schreiber, Gli Arabi in Spagna, p. 143.
  8. Schreiber, Gli Arabi in Spagna, p. 154
  9. 9,0 9,1 Artikolo en WikiSource
  10. Encyclopedia of Medieval Iberia, ed. Michael Gerli (New York: Routledge, 2003), 398–399.
  11. Walter Andrews and Mehmet Kalpaklı, The Age of Beloveds, Duke University Press, 2005; p.2
  12. Mark D. Jordan, The Invention of Sodomy in Christian Theology, Chicago, 1997; pp.10–28
  13. 13,0 13,1 (2006) "Chapter 4: The Caliphate of Córdoba", Moorish Spain, 2nd, Berkeley, California: University of California Press, 53–54. ISBN 9780520248403. 
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Lane-Poole 1894, p. 22
  15. Ibn Idhari, p. 188
  16. Ibn Idhari, p. 233
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 (2008) "La Dinastía Íñiga (820–905)", La Genealogía de Los Reyes de España, 4th hispana, Madrid: Editorial Visión Libros, 216–217. ISBN 9788498217674. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (1995) Martyrs of Córdoba: Community and Family Conflict in an Age of Mass Conversion. Lincoln: University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-1471-5. 
  • (2005) Abd-al-Rahman III of Córdoba. Oxford: Oneworld Publications. ISBN 1-85168-384-4. 
  • Ibn Idhari. (1860). Al-Bayan al-Mughrib Volume 1 hispana. Granada: Francisco Ventura y Sabatel. OCLC 557028856. 
  • (1894) The Mohammedan Dynasties: Chronological and Genealogical Tables with Historical Introductions. Westminster: Archibald Constable and Company. OCLC 1199708. 
  • (1950) Una crónica anónima de 'Abd al-Rahman III al-Nasir Spanish. Madrid-Granada: Instituto Miguel Asin. 
  • (1994) Fall of the Caliphate of Córdoba. New York: EJ Brill. ISBN 90-04-09868-2. 
  • (1988) Christian Martyrs in Muslim Spain. Cambridge: Universitato de Kembriĝo Press. ISBN 0-521-34416-6. 
  • Ibn Hayyân. Muqtabis V, Crónica del Califa Abderrahmân III an-Nâsir entre los años 912 y 942, ed. y trad. de Mª Jesús Viguera y Federico Corriente. Anubar, Zaragoza, 1981. ISBN 84-7013-185-0
  • Arjona Castro, Antonio. Anales de Córdoba musulmana (711-1008). Monte de Piedad de Córdoba, Córdoba, 1982. ISBN 84-7231-656-4
  • Manzano Moreno, Eduardo. Conquistadores, emires y califas. Los omeyas y la formación de al-Andalus. Crítica, Barcelona, 2006. ISBN 84-8432-674-8
  • Muñoz Molina, Antonio. La Córdoba de los Omeyas. Planeta, Barcelona, 1991. ISBN 84-08-02495-7
  • Sánchez Albornoz, Claudio. La España musulmana, 2 vols. Espasa-Calpe, Madrid, 1986. ISBN 84-239-4915-X
  • Valdeón Baruque, Julio. Abderramán III y el califato de Córdoba. Debate, Madrid, 2001. ISBN 84-8306-437-5
  • Vallvé Bermejo, Joaquín. Abderramán III: califa de España y Occidente. Ariel, Barcelona, 2003. ISBN 84-344-6682-1
  • Ulrich Haarmann: Geschichte der Arabischen Welt. C.H. Beck, München 2004. ISBN 3-406-47486-1
  • Arnold Hottinger: Die Mauren. Arabische Kultur in Spanien, Wilhelm Fink Verlag, München 1995. ISBN 3-7705-3075-6
  • Stephan Ronart, Nandy Ronart (Hrsg.): Lexikon der Arabischen Welt. Ein historisch-politisches Nachschlagewerk. Artemis Verlag, Düsseldorf 1972, ISBN 3-7608-0138-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]