Saltu al enhavo

Abdel Moneim Abul Fotuh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdel Moneim Abul Fotuh
Persona informo
عبد المنعم أبو الفتوح
Naskiĝo 15-an de oktobro 1951 (1951-10-15) (74-jaraĝa)
en Malnova Kairo
Religio sunaismo vd
Lingvoj arabaegipt-araba vd
Ŝtataneco Egiptio (1971–)
Unuiĝinta Araba Respubliko (1958–1971)
Respubliko Egiptio (1953–1958)
Egipta Reĝlando (1951–1953) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kasr Al AinY (en) Traduki
Faculty of medicine Cairo university (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Islama Frataro (1974–2011) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto
politikisto
sindikatisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abdel Moneim Aboul Futouh Abdel Hady (naskiĝis la 15-an de oktobro 1951), estas egipta politikisto. Li estas en 2012 ĝenerala sekretario de la Unuiĝo de Arabaj Medicinistoj kaj membro de Islama Frataro. Li estas kandidato por la prezidenteco de Egipto en 2012.

Frua vivo

[redakti | redakti fonton]

Abul Futuh studis en la Universitato de Kairo medicinon kaj juron. Li diplomitiĝis en 1976 pri medicino kun distingo kaj pri juro kun baĥeloro. Li atingis titolon de magistro en la Universitato de Helwan pri hospitala administrado.

Dum sia laboro en la universitato, Abul Futuh estis en 1973 prezidanto de la Studentaro Quasr Aini, same prezidanto de Studentaro en Kairo 1975. Pli poste, li iĝis ĝenerala sekretario de media komitato de ĉiuj egiptaj universitatoj.

Islama Frataro

[redakti | redakti fonton]

Abul Futuh estis prominenta studenta gvidanto en la 1970-aj jaroj kaj klopodis por tio, ke malgrandaj islamaj organizaĵoj povu facile aliĝi al la Islama Frataro. Kiel prezidanto de Studentaro en Kairo, Abul Futuh havis faman debaton kun la tiama egipta ŝtatestro Anvar Sadat. Li riproĉis Sadat-on kaj lian sekvantojn kiel hipokratojn. Pro tio Sadat rompis la interparolon indigniĝante, koleriĝante.

Kiel membro de Muslima Frateco, li laboris en ties gvidantaro longtempe kaj estis unu el la „plej estimataj membroj“. Li estis arestita en 1981 kaj enprizonigita en 1996-2001.

Li ne estis en 2009 novelektita al la gvidantaro de la Islama Frataro, je iniciato de la ĉefa mondonacanto kaj ĉefa stratego de la Frateco, Ĥairat el-Ŝater. Kiam li decidis por kandidatiĝo kiel sendependulo en la prezidenta kampanjo - post eksigo de Hosni Mubarak en 2011 - kaj ne volis tiun agadon ĉesigi, la Frataro eksmembrigis lin.

Li do sukcesis konstrui larĝan bazon de apogantoj kaj la 28-an de aprilo de 2012, lin oficiale apogis la salafista Partio Al-Nour.

Ideologio

[redakti | redakti fonton]

Abul Futuh asertas, ke li provas kongruigi la ideojn de la Islama Frataro kun la demokrataj principoj.