Abdelkader al-Husajni
Aspekto
| Abdelkader al-Husajni | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1907 en Jerusalemo, |
| Morto | 8-an de aprilo 1948 (40-jaraĝa) en Al-Qastal, |
| Tombo | al-Khatuniyya Madrasa (en) |
| Ŝtataneco | Otomana Imperio Brita mandato Palestino |
| Alma mater | Usona universitato de Bejruto Usona universitato en Kairo |
| Familio | |
| Patro | Musa al-Husayni (en) |
| Infanoj | Faisal Husseini (en) |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto perforta aktivulo |
Abdelkader al-Husajni (en araba عبد القادر الحسيني; literumita ankaŭ kiel Abd al-Qadir, Husseini, kaj aliaj versioj) (1907-1948) estis politikisto kaj naciisma estro de la arabaj palestinanoj en la unua duono de la 20a jarcento. Li estis aktiva partoprenanto en la tumultoj de la 1930-aj jaroj en la Brita Mandato Palestino, partikulare dum la Granda Araba Ribelo. Poste, al-Husajni estris la neregulajn palestinajn fortojn en la Arab-israela milito de 1948, ĝis li mortiĝis en la Batalo de Kastal en la 8-a de aprilo de 1948.

