Abdero (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdero
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Hermeso
vdr

Abdero (helene Ἄβδηρος, latine Abderus) estas en helena mitologio filo de la dio Hermeso. Li estis amiko de granda heroo Heraklo.

Heraklo ordone de la Mikena reĝo Eŭristeo havis taskon alvenigi kvar sovaĝajn ĉevalojn, apartenataj al la reĝo de batalemaj bistonoj Diomedo, filo de Areso, dio de milito. La ĉevaloj terurigis vastan ĉirkaŭaĵon. Diomedo ordonis alforĝi ilin per feraj ĉenoj al bronzaj staltrogoj kaj manĝigis ilin per karno de siaj gastoj. Laŭ unu versio temis pri ĉevalinoj, laŭ la alia versio ili estis virĉevaloj nomataj Podargo, Lamono, Ksanto kaj Deino.

Kiam Heraklo venis sur la lokon superigis stalservistojn kaj pelis la ĉevalojn al la maro. Tie li lasis ilin ĉe sia favorato Abdero kaj revenis batali kontraŭ Diomedaj militantoj. Malgraŭ ili estis multaj, Heraklo venkis ilin. Li faris fosaĵon kaj inundigis la ebenaĵon. Kiam la batalantoj vidis tion, forkuris. Heraklo svenigis Diomedon per klabo kaj ĵetis lin manĝegi al liaj propraj ĉevaloj. Sed okazis, ke la ĉevaloj pereigis ankaŭ Abderon. Ĉe la tombo de Abdero Heraklo fondis urbon Abderon.

Poste li jungis ĉevalojn en Diomedan veturilon kaj pelis ilin trans montaro ĝis Mikeno. Tie la reĝo Eŭristeo donacis ilin al la diino Hera kaj sur la monto Olimpo ilin liberigis. Fine onidire pereigis ilin sovaĝaj rabobestoj. Aliaj mitoj asertas, ke iliaj posteuloj ĝisvivis Trojan militon kaj eĉ tempojn de Aleksandro de Makedonio.