Moral de Sayago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Abelón)
Moral de Sayago
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49254
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 263  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 6° 6′ U (mapo)41.4725316-6.1010812Koordinatoj: 41° 28′ N, 6° 6′ U (mapo) [+]
Alto 743 m [+]
Areo 67,04 km² (6 704 ha) [+]
Moral de Sayago (Provinco Zamoro)
Moral de Sayago (Provinco Zamoro)
DEC
Moral de Sayago
Moral de Sayago
Situo de Moral de Sayago
Moral de Sayago (Hispanio)
Moral de Sayago (Hispanio)
DEC
Moral de Sayago
Moral de Sayago
Situo de Moral de Sayago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moral de Sayago [+]
vdr

Moral de Sayago estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Moral estas tradukebla etimologie al morusarbo; ja oftas arbonomoj por loknomoj en tiu areo. Arbo videblas en la blazono.

Moral de Sayago en la provinco Zamoro.
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Abelón kaj Moral de Sayago, okupas totalan areon de 67,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 259 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 250 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 41 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Moralina, Salto de Villalcampo, Muelas del Pan, Gamones, Villaseco del Pan, Luelmo, Fresnadillo kaj Abelón. Ĝi apartenas al la Natura Parko Arribes del Duero.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]