Abercrombie & Fitch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abercrombie & Fitch
Abercrombie & Fitch
clothing store chain • publika kompanionegoco vd
Dum 1692 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj George W. BushUniversitato de Bostono vd
Sidejo Nova Albany, Ohio, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o David T. Abercrombie, Ezra Fitch (fondintoj), Fran Horowitz (CEO), Terry Burman
Dungitoj 22.500 (decembro 2014) [1]
Spezosumo US$ 7,09 miliardo (2015)[2]
Agokampo podetala komerco de vestaĵoj, ĉapoj, piedvestoj kaj parfumoj
ISIN-kodo US0028962076
Posedataj kompanioj Abercrombie kids • Ruehl No.925 • Hollister Co. • Gilly Hicks vd
TTT abercrombie.com
vdr
Vendejo de Abercrombie & Fitch

La Abercrombie & Fitch (A&F) (angle Abercrombie & Fitch Co.) estas usona vesta podetalisto, kiu fokusiĝas al neformala vesto. La kompanio funkciigas du aliajn branĉajn markojn: Abercrombie Kids, Gilly Hicks kaj Hollister Co..

La marko estis kreita de David T. Abercrombie kaj Ezra H. Fitch en 1892 kiel malgranda vendejo en Novjorko[3].

Dum la frua 20-a jarcento, la ĉenbutiko ege furoris vendante sportajn produktojn al la usona elito. Inter la fanoj de la marko estis la prezidantoj Theodore Roosevelt, Gerald Ford kaj John F. Kennedy, krom Charles Lindbergh kaj Amelia Earhart, la aktoroj Greta Garbo, Katharine Hepburn kaj Clark Gable, kaj la verkistoj John Steinbeck kaj Ernest Hemingway.

Historio[redakti | redakti fonton]

Abercrombie komencis kiel malgranda butiko kaj fabriko la 4-an de junio 1892 en la urbocentro Manhatano en la urbo Novjorko, fondita de David Abercrombie. Lia pasio por subĉielaj sportoj inspiris la aspekton de la marko. Ĝia komenca klientaro konsistis el ĉasistoj kaj esploristoj. En 1900, Erza Fitch, kiu estis unu el ĝiaj ĉefaj klientoj, aliĝis al la kompanio kaj la kompanio ŝanĝis sian nomon al Abercrombie & Fitch, en 1904. La fama katalogo de la marko aperis en 1909, kiam 50 mil ekzempleroj kun 456 paĝoj, inkluzive de vestaĵoj kaj akcesoraĵoj por tendaro, inter aliaj, estis presita kaj distribuita, preskaŭ bankrotigante la kompanion. Sed ĝi montriĝis bonega merkatila ilo en la sekvaj jaroj.

Komence de la 90-aj jaroj, la marko moderniĝis kaj gajnis la junan spektantaron per siaj pli neformalaj vestaĵoj kaj taŭgaj por adoleskantoj, kun la plej simila modelado al eŭropaj modeloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abercrombie & Fitch. Arkivita el la originalo je 2019-06-06. Alirita 2019-02-11.
  2. Earnings Release FY15 Q4. Microsoft (July 21, 2015). Alirita July 24, 2015.
  3. View Competitors for Abercrombie & Fitch Company (ANF). Arkivita el la originalo je 2009-01-11. Alirita 2020-09-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]