Saltu al enhavo

Abertzale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IkurriñaFlago de Eŭskio.

Abertzale [aberĈAle] estas vorto kiu en eŭska signifas «patrioto» aŭ «nacilisto»,​ normale eŭska naciisto.

Dpende de la uzanto, la etoso, la organizo ktp., la termino povas havi diferencajn signifojn, kun diferencaj nuancoj. Tre ofte oni nomas simple "naciistoj" (Jeltzale en eŭska) la sekvantojn de la Eŭska Naciisma Partio, dum oni nomas Abertzale la sekvantojn de la iama Batasuna, partianoj de la eŭska sendependeco.

Ĉar kelkaj partioj kaj organizoj de la «abertzale maldekstro» (Herri Batasuna, Batasuna, Euskadiko Ezkerra, Acción Nacionalista Vasca) ligiĝis al la terorisma organizo Euskadi Ta Askatasuna (ETA), laŭlonge de ĝia historio aŭ en iu momento de tiu, kaj socie kaj en kelkaj hispanaj amaskomunikiloj la termino abertzale, kiel sinonimo de «abertzale maldekstro», ligiĝis al la «radikala» agado de tiu organizo. En Eŭskio tamen la termino abertzale estas uzata plej ofte kun la senco de patrioto, ĉu kiel eŭska naciisto, ĉu kiel simple eŭskiisto,​ sen ligo al preciza politika organizo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]