Aberystwyth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aberystwyth ĉe la golfejo Cardigan en Kimrujo

Aberysthwyth (esperante: buŝo de la rivero Ystwyth) estas historia bazaro-urbo en Kimrujo, Britujo. Ĝi sidas ĉe la golfo Cardigan. Ĝiaj enloĝantoj ofte nomas ĝin simple Aber.

Situo

La vorto Aber signifas enfluejon kaj Ysthwysth estas la nomo de la rivero. Fakte, la urbo situas precize ĉe la kunfluejo de la du riveroj Ysthwyth kaj Rheidol. Malantaŭ la urbo staras la montaro Cambrian. Tiu altaĵo sekvas la kurbon de la golfo Cardigan kaj kovras la preskaŭ tutan landon de Kimrujo.

Monumentoj

La kastelo de Aberystwyth

La reĝo Eduardo la 1-a konstruigis kastelon en Aberysthwyth dum sia milito kontraŭ Kimrujo. Komencita en 1177, preskaŭ detruita en 1282, ĝi estis finita en 1289. Dum la sekvaj jarcentoj, la kastelo apartenis laŭvice al la angloj kaj la kimroj. En 1649 Oliver Cromwell detruis ĝin per fajro. Poste, la ĉirkaŭa loĝantaro uzis la ŝtonojn por konstrui siajn domojn.

La nacia biblioteko de Kimrujo

La nacia biblioteko en Aberysthwyth

Konstruita en 1905, la nacia biblioteko de Kimrujo enhavas kopion de ĉiuj libroj eldonitaj en la tuta Britujo. Ĉirkaŭ 4 milionoj da libroj estas ordigitaj ĉi tie. Pli ol 1.000 mapoj, pentraĵoj, filmoj kaj son-kompaktaj diskoj estas lupreneblaj. Eblas ankaŭ viziti artgaleriojn.

Vidindaĵoj

Valo de Rheidol Railway

La valo de Rheidol Railway (Fervojo de Rheidol) estas la nomo de la fervojo, kiu iras laŭlonge de la valo de la rivero Rheidol. Ĝi estis konstruita, kiam oni ekspluatis minojn de karbo en la regiono. Movigita per vaporo, ĝi funkcias nuntempe por turistoj, kurante inter krudaj montetoj.

Devil’s Bridge

Devil's Bridge, tio estas ponto de la diablo, estas la nomo de la vilaĝo ĉe la ponto super la rivero Rheidol.

Tiu ponto estas trietaĝa. Laŭ la legendo, la plej malalta nivelo estis konstruita de la diablo por helpi virinon savi sian bovinon de dronado. La diablo faris pakton kun ŝi. Se ŝi sukcesos transiri la ponton, ŝi donos al li la animon de la unua ulo, kiun ŝi renkontos. Tial ŝi metis sian hundon antaŭ sin kaj transiris la ponton. Tiel la diablo akiris animon nur de hundo.

Constitution Hill

Constitution Hill, monteto de la konstitucio, estas 150 metrojn alta monteto. Eblas atingi la pinton de la monteto aŭ piedirante laŭ la pado aŭ per kablotrajno, la Victorian electric Cliff Railway.

Sur la suprenaĵo, la vido iras ĝis Snowdown, la plej alta pinto de la Kambria montaro. Snowdown estas 1.085 metrojn alta.

Promenado laŭlonge de la marbordo

La strando etendiĝas laŭ 1.500 metroj. La tre bela ĝeto estis konstruita en 1864. Multaj amuzaĵoj estas proponitaj al la turistoj laŭlonge de tiu ĝeto.

Llanbadarn Fawr

Preĝejo sankta Padarn en Llanbadarn Fawr

Llanbadarn Fawr estas unu el la kvar kvartaloj de Aberysthwyth. En ĝi staras la preĝejo de Sankta Padarno. Ofte estis konfuzita tiu sanktulo kun Sankta Paterno de Vannes en Bretonujo (Francujo).

Ĝemelurboj

Ĉar sankta Briego, la fondinto de la urbo Saint-Brieuc, en Bretonujo, naskiĝis en Aberystwyth, la du urboj estas nun ĝemelitaj.

Eksteraj ligiloj