Abigail Spanberger
Abigail Anne Davis SPANBERGER /ˈspænbɜːrɡər/ SPAN-bur-gər (naskita la 7-an de aŭgusto 1979 en Red Bank, Nov-Ĵerzejo kiel Abigail Davis) estas usona politikisto de la Demokrata Partio kaj estis membro de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj por la sepa kongresa distrikto en la usona subŝtato Virginio de 2019 ĝis 2025. Ŝi estas la nomumita guberniestro de Virginio post venko en la elektoj de 2025.[1][2] En tio ŝi sukcedas la antaŭan postenulon Glenn Youngkin.
Ŝia elekto al la kongreso en 2018 finis 36-jaran Respublikanan regadon de la 7-a kongresa distrikto de Virginio. Ŝia distrikto situas en Orienta Centra Virginio, kaj ampleksas la plejparton de la nordaj antaŭurboj de Richmond, la ĉefurbo, kaj iom da la antaŭurba teritorio ĉe la rando de la metropola areo de Richmond, ĉirkaŭ Fredericksburg.
La 5-an de novembro 2025 ŝi venkis en la elekto por guberniestro de Virginio kontraŭ la Respublikana vicguberniestro Winsome Earl-Sears. Ŝi estas la unua virino elektita guberniestro de Virginio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Virginia Elections Database » Candidate Profile....
- ↑ Abigail Spanberger's passion for languages led her to the CIA. The Richmond Times-Dispatch (May 12, 2018). Alirita July 17, 2018 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Abigail Spanberger for Governor kampanja retejo
- Profilo en la retejo Vote Smart
| ||||||

