Abilene (Teksaso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abilene estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en distriktoj Taylor kaj Jones. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.

Situo de Abilene en Teksaso kaj en la distrikto

Bazaj informoj

Geografio

Panoramo en Abilene

Abilene situas sur montetaro en la suda landparto de Usono, en la meza parto de Teksaso. Fort Worth troviĝas 257 km. 3 lagoj apartenas al la urbego.

Historio

Dum kunstruado de fervojo en 1881 naskiĝis tiu urbo kaj estis nomita pri urbo Abilene (Kansaso). En la sekva jaro ĝi oficiale deklariĝis urbo. La unua universitata ĝermo estis fondita en 1891. Baldaŭe la armeo trovis konvena fondi apud la urbo aerbazon, kiu nun estas la plej grava dunganto de Abilene.

Trafiko

Abilene havas flughavenon. Aŭtoŝoseoj kaj trajnoj kuras al El Paso kaj Dallas, ĉefvojoj kuras al nordo kaj sudo.

Klimato

Interna urboparto en Abilene
Preĝejo en Abilene

Abilene situas ĉe limoj de humida subtropika kaj senpluva stepa klimatoj. La temperaturo averaĝe estas 25 °C. La varmo kulminas en julio kun 35 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun frostoj. Jare pluvas po 620 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en septembro, plej malofte decembre kaj januare.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Abilene en la meza parto de Teksaso

Fontoj