Abimeleĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abimeleĥ
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Genezo 20
Genezo 21
Genezo 26
Informoj
Sekso vira
vdr

Abimeleĥ (literumita ankaŭ AbimelekAvimeleĉ; en hebrea: אֲבִימֶלֶךְ / אֲבִימָלֶךְ, moderne Aviméleḵ / Avimáleḵ, tiberie ʼAḇîméleḵ / ʼAḇîmāleḵ, "patro/estro de regno; mia patro/estro, reĝo") estas la nomo de pluraj reĝoj de Filiŝtoj menciitaj en la Hebrea Biblio.

Ĉefa el tiuj estas en Genezo, rilate al Abraham (ĉap. 20) kaj Isaak (ĉap. 26).

Biblia rakonto[redakti | redakti fonton]

Abimeleĥ grumblante Abrahamon.
Abimeleĥ kaj Isaak.

Abraham setliĝis inter Kadeŝ kaj Ŝur en la tero de Filiŝtoj. Dum li estis loĝanta en Gerar, Abraham malferme asertis, ke Sarah estis lia fratino. Malkovrinte tion, la reĝo Abimeleĥ portis ŝin al si. Dio tiam venis al Abimeleĥ en sonĝo kaj deklaris ke preni ŝin rezultos en morto ĉar ŝi estas la edzino de viro. Abimeleĥ ne tuŝis ŝin, kaj demandis ĉu li detruos ankaŭ justan nacion, speciale ekde Abraham diris, ke li kaj Sarah estas fratoj. Reage, Dio diris al Abimeleĥ, ke li estas justa. Tamen, se li ne redonos la edzinon al Abraham, Dio certe detruos Abimeleĥon kaj lian tutan parencaron. Oni informis al Abimeleĥ ke Abraham estas profeto kiu preĝos por li.[1]

Frue la venontan matenon, Abimeleĥ informis al siaj servistoj pri sia sonĝo kaj alproksimiĝis al Abraham demandante kial li portis kulpon al lia regno. Abraham asertis, ke ne estas timo de Dio en tiu loko, kaj ke ili povas mortigi pro lia edzino. Tiam Abraham defendis, ke li ne mensogis: "Kaj fakte ŝi estas mia fratino; ŝi estas la filino de mia patro, sed ne la filino de mia patrino; kaj ŝi iĝis mia edzino."[2] Abimeleĥ revenigis Sarah-on al Abraham, kaj donacis al li ŝafojn, oksojn kaj servistojn; kaj invitis lin setliĝi kie plaĉos al li en la terojn de Abimeleĥ. Krome, Abimeleĥ donis al Abraham milon da pecoj de arĝento kiel justigo por Sarah. Abraham tiam preĝis por Abimeleĥ kaj lia parencaro, ĉar Dio estis frapinta la virinojn per nefekundeco pro la preno de Sarah.[3]

Post loĝi dum iom da tempo en la tero de Filiŝtoj, Abimeleĥ kaj Fikol, la ĉefo de liaj trupoj, alproksimiĝis al Abraham pro disputo kiu rezultis en violenta polemiko ĉe puto. Abraham tiam plendis al Abimeleĥ pro la agresemaj atakoj de la filiŝta servanto kaj la kapto de la puto de Abraham. Abimeleĥ pledis nescion pri la okazo. Tiam Abraham proponis pakton por havigi ŝafojn kaj oksojn al Abimeleĥ. Krome, por atesti ke Abraham estis la nura kiu elfosis la puton, li ankaŭ donis al Abimeleĥ sep ŝafinojn kiel pruvo. Pro tiu ĵuro, ili nomis la lokon de tiu puto: Be'er Ŝeba, kio signifas "puto de la ĵuro" aŭ "sep putoj". Post Abimeleĥ kaj Fikol revenis al Filiŝtio, Abraham plantis fuktoĝardenon en Beerŝeba kaj nomis ĝin "la nomo de la Senjoro, la ĉiamdaŭra Dio."[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genezo 20:1–7.
  2. Genezo 20:12.
  3. Genezo 20:8–18.
  4. Genezo 21:22–34.