Abisena koracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sahela koracio
Abisena koracio
Abisena koracio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Koraciedoj Coraciidae
Genro: Coracias
Specio: C. abyssinica
Coracias abyssinica
(Hermann, 1783)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Abisena koracio (laŭ la scienca nomo) aŭ pli propre Sahela koracio, Coracias abyssinica, estas birda membro de la familio de koraciedoj, kiu reproduktiĝas tra tropika Afriko en zono sude de Saharo, konata kiel Sahelo el Maŭritanio ĝis Etiopio. [1]. Ĝi estas loĝanta en la suda parto de sia teritorio, sed la nordaj reproduktaj populacioj estas mallongdistance migrantaj, kiuj moviĝas suden post la humida sezono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Sahela koracio estas granda birdo (28-30 cm longa) kaj tre simila al la Eŭropa koracio. La kapo kaj kolo estas fortikaj kaj grandaj, eĉ pli malproporciaj rilate la reston de la korpo. Ankaŭ la griznigra beko estas fortika: tre larĝa ĉebaze kaj pintakrega kaj hokeca; inter la beko kaj la okulo estas iom da nigra haŭtaĵo. La kruroj estas flavecaj.

Detale ĝi estas helblua (iom brilverda), brilbruna ĉedorse kaj ĝi havas iom da bruno kaj verdo ĉevoste. Dumfluge ĝi aspektas kiel tute brilblua birdo, sed precize nur sube estas tute blua sed helblua ĝenerale kaj brilmalhelblua en la malantaŭaj duonoj de la flugiloj kun nigrecaj pintoj; supre videblas la tuta gamo de koloroj: helbruna dorso, helbluaj kapo, pugo, vosto kaj flugiloj kun verdeca ĝenerala nuanco kaj brunecaj makulnuancetoj, krom tre brilbluaj ŝultroj (eĉ pli ol ĉe la Eŭropa koracio) kaj nigraj malantaŭaj duonoj de la flugiloj.

La ĉefa diferencilo (disde la Exuropa koracio ekzemple) estas la pli longa vosto sed precipe kun du longegaj kaj rimarkindaj vostoplumoj (12 cm), krom pli nigra traokula strizono kaj pli markita hela aŭ bruneca zono ĉirkaŭ la bekobazo inter gorĝo kaj frunto

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ seksoj estas similaj, eble la masklo iom pli granda kaj koloreca, sed junuloj estas pli senkolora versio de plenkreskuloj.

Tiu afrotropisa specio estas rimarkinda en sia forta rekta flugo, montrante la brilbluojn de la flugiloj kontraste kun la bruna dorso kaj la longaj vostoplumoj malantaŭe.

Tiu estas komuna birdo de varma malferma kamparo kun kelkaj arboj, kaj adaptiĝis al farmoj kaj homaj loĝejoj. Tiuj koracioj ofte ripozas elstarege sur arboj, fostoj aŭ kabloj, kiel gigantaj lianoj, dum gvatado de la grandaj insektoj kiujn ili manĝas. Ili kuraĝe merĝas en la fumo de arbarincendio por kapti la ĝenitaj kaj movitaj senvertebrulojn. Ili estas sentimaj kaj ne dubas ataki homojn aŭ aliajn entrudulojn.

La pariĝada ceremonio estas rimarkinda flugo kiel de vanelo kun turniĝoj kaj similaj akrobataĵoj. Ili nestumas en apenaŭ kovrita truo de arbo aŭ konstruaĵo, kie la ino demetas 3-6 ovojn.

La voĉo de la Sahela koracio estas akra korveca gak aŭ krieca aaaargh.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sahelo estas granda ekoregiono en Okcidenta Afriko kiu longas el Senegalo kaj Maŭritanio okcidente orienten ĝis Ĉado kaj Sudano. Ĝi estas la transa zono inter la Sahara dezerto norde, kaj la savano sude.

Referencoj[redakti | redakti fonton]