Saltu al enhavo

Abisena kornbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Abisena kornbekulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Koracioformaj birdoj
Familio: Buceredoj
Genro: Lophoceros
Specio: Abisena kornbekulo L. hemprichii
Lophoceros hemprichii
Christian Gottfried Ehrenberg, 1833
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Abisena kornbekulo aŭ Etiopia bucero - latine Lophoceros hemprichii - estas specio el la klaso de birdoj. Ĝi estas el la ordo de koracioformaj birdoj kaj familio de buceredoj (latine Bucerotidae) aŭ kornobekuloj, kaj estas unu el kvin specioj de la genro latine nomata Lophoceros. La specion unue priskribis la zoologo Christian Gottfried Ehrenberg en 1833.

Ĝi troviĝas en Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Somalio, Suda Sudano kaj Ugando. Ĝi vivas en arbustaroj kaj densaj duarangaj arbaroj, ofte ĉe klifoj, gorĝoj aŭ akvejoj.

Ĝi havas la tipan strukturon de buceroj, kun granda longa subenkurba beko (kun ruĝas makzelo kaj kornokolora maksilo), kaj nigreca korpo.

La specia epiteto estas homoro al Wilhelm Hemprich, germana natursciencisto kaj esploristo.