Abituro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Abiturientiĝo)
Kanalizacia kovrilo kun la vorto "Abitur", ĉe gimnazio en Kleinmachnow

Abituro (aŭ abiturienta diplomomatur(ec)diplomo) estas diplomo, kiun oni ricevas kiam oni finas la duagradan lernejon, kutime je aĝo de proksimume 18 jaroj, kaj kiu estas ordinare baza kondiĉo por daŭrigi studadon ĉe universitatoteknologia altlernejo (politekniko). Malsamaj landoj havas diversajn sistemojn de abituro.

Leksika rimarkigo[redakti | redakti fonton]

La vorto "abituro" ne estas oficiala, kaj troviĝas nek en PIV, nek en ReVo (tamen en la interreto ĝi estas pli ofte uzata ol la alternativa esprimo "abiturienta diplomo"). Ĝi do estas konsiderata kiel proponata neologismo.

Aliflanke ekzistas la jam oficialiĝinta vorto abituriento (el la 4-a Oficiala Aldono). "Abituriento" estas homo, kiu havas abituron.

Kvankam la du radikoj ABITURIENT/ kaj ABITUR/ eniris Esperanton de la germana lingvo, oni uzas ilin en Esperanto ne nur por la germana abituro, sed ankaŭ por ĉiaj similaj diplomoj en aliaj landoj.

En Esperanto do ekzistas du konkurantaj radikoj por priparoli la aferon: La radiko ABITURIENT/ estas oficiala, sed ĉar ĝi signas personon, estas malfacile paroli pri la diplomo nur uzante tiun radikon (oni devas diri "abiturienta diplomo"). La radiko ABITUR/ havas la avantaĝon ke oni povas facile paroli pri la diplomo ("abituro") kaj pri persono kun tiu diplomo ("abiturulo" aŭ "abiturinto"), sed ĝi estas ĝis nun ne-oficiala.

La ekzameno por ricevi la diplomon nomiĝas aŭ "abiturienta ekzameno" aŭ "abitura ekzameno".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La radiko devenas (tra aliaj lingvoj, precipe la germana) de la latina verbo abire = foriri, tra ties futura participo abiturus = forironta; ĝi do rilatas al la baldaŭa foriro de la mezlernejo (gimnazioliceo).

Abitura ekzameno[redakti | redakti fonton]

La abitura ekzameno estis enkondukita en 1788 en Prusio por limigi la kandidatojn al la universitatoj. En Hungario la unua abitura ekzameno okazis en 1851.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]